Tramuntana-montaro

La Tramuntana-montaro orientiĝas en la direkto sudokcident-nordorienta laŭe tiu parto de la marbordo de la insulo Majorko. Ĝi ampleksas proksimume 90 km longe kaj 15 km larĝe. Ĝi havas notindan pejzaĝan valoron kaj en la jaro 2011 Unesco deklaris ĝin Monda Heredaĵo.

Vi trovos pliajn informojn en Vikipedio kaj en la retpaĝo de la Sanktejo en la kataluna kaj de tie elektu la anglan, la kastilian [hispanan] aŭ la germanan.