Bonvenon!

Kataluna Esperanto-Asocio invitas vin al sia 39-a kongreso okazonta dum la venonta semajnfino de Pentekosto, de la 29-a de majo ĝis la 1-a de junio ĉi-jare.

Ĝi estos la kvina okazinta en la insulo Majorko. La antaŭaj estis:

  • — 1925, Palma
  • — 1927, Sóller
  • — 1993, Alcúdia kaj
  • — 2002, Sóller.

La kongresejo situos en loko tre ŝatata de la majorkanoj, la Serra de Tramuntana kaj la Santuari de Lluc [prononcu ljuk].

La temo de la kongreso estos "defioj de la 21a jarcento", laŭ vidpunkto de la valoroj kaj la principoj de la Asocio. Tiuj defioj estas eĉ pli gravaj konsiderante la rapidan evoluadon de la homa socio.