Kiel gasti

Pro la karaktero de la loko kie okazos la kongreso, ekzistas du ebloj por gasti: En ĉambro de la Hostatgeria [ĝi estas kvazaŭ hotelo] aŭ en tendo sur la tendumejo.

 

Gastejo

Oni devas preni la ĉambrojn por la tri tagoj de la kongreso, kiuj inkluzivas po tri manĝojn tage. Temas pri ĉambroj por du aŭ tri personoj kaj la prezo estas po 80€ tage [entute 240€].

Laŭ dezire eblas preni individuan ĉambron sub aldono de po 10€ tage [entute 240€].
En ĉiuj kazoj eblas mendi veganajn aŭ vegetarajn menuojn.

 

Tendumejo

Malmultekosta ebleco por gasti: en tendo en la tendumejo de la Sanktejo. La tendumejo ne dependas de la Sanktejo sed de la Baleara Estraro. Ni ricevis la sekvan klarigon pri la funkciado de la tendumejo:

"En la Sanktejo de Lluc eblas tendumi en SA FONT COBERTA, kiu situas ene de la parkumejo. Oni ne bezonas antaŭe rezervi, estas liberaj lokoj. La kampadejo kapablas akcepti proksimume 200 tendojn.

La kampadejo estas ekipita per duŝoj de varma akvo, necesejoj kaj ne trinkebla akvo.

En la sama tago de la alveno oni devas iri al Centre d'Interpretació de Ca s'Amitger [oficejo kiu situas ĉe la enirejo de la parkumejo] por tie plenigi formularon kun la datumoj de la tendumantoj [antaŭnomo kaj nomo, identigilo, adreso, telefono por kontakti se necese, kiom da tagoj de restado]. La prezo por tendumi estas po 5€ por persono kaj nokto. La pli junaj ol 14 jaroj ne devas pagi.

Se vendrede kaj sabate oni alvenos post la 16-a horo, oni devos iri rekte al la kampadejo, ĉar ĝis la 20-a horo ĉeestos deĵorantoj de IBANAT [la responsuloj de la kampadejo], kiuj povos doni la permesilon por tendumi.

Estas malpermesite ekigi fajron en la ludterenoj kaj en la tendumejoj de la 1-a de majo ĝis la 15-a de oktobro (Dekreto 125/2007). Oni ne rajtas uzi gaz-kuirilojn. Ankaŭ oni ne rajtas kunporti hejmbestojn (hundojn aŭ aliajn). Estas permesitaj nur la hundoj por blinduloj.

La prezo por parki aŭtojn de loĝantoj estas po 2€ tage. Oni rajtas parki apud la tendumejo.

La Centre d'Interpretació situas antaŭ la enirejo de la parkejo de la Sanktejo Lluc. La horaro por la publiko estas de 9:30 ĝis 16:00 lunde ĝis dimanĉe."