La Sanktejo de Lluc, la sidejo de la kongreso

La fondo de la sanktejo datiĝas de la 13-a jarcento kaj estis rajtigita de la reĝo Jaume I [prononcu ĵaŭme, en esperanto Jakobo].

La nuna preĝejo estis konstruita dum la 17-a jarcento [inter 1622 kaj 1691]. Inter aliaj atentidaj aspektoj, oni devas diri, ke komence de la 20-a jarcento oni rekonstruis la ĉefan fasadon kaj oni kompletigis la barokan de la tuta preĝejo sub la instrukcioj de la arkitekto Antoni Gaudí. La Sanktejo apartenas al la Katolika Eklezio, sed estas ankaŭ bonega loko por ĝui la naturon: la pejzaĝo, la bluo de la ĉielo, la aromo el la montaro, la nokta silento...

Krom havi ĉambrojn, la Sanktejo povas akcepti kongresojn. Ĝi havas divers-dimensiajn salonojn por kunsidoj equipitaj kun projekciilo, ekrano, wifi... kaj taglumo!

Kompletigas la tuton diversaj restoracioj.

Krom tiuj en sia retpaĝo, eblas trovi pliajn informojn pri la sanktejo en vikipedio.