La Kongresejo

Kongresaj ĉirkaŭaĵoj

Ĝi konsistas el tri spacoj: Socia Lokalo kiu gastigos la ĉefajn kongresajn prelegojn, Etula Spaco por la infanaj agadoj, videoteko, akceptejo kaj libroservo, kaj la Junula Spaco por kursoj kaj atelieroj. Ĉiuj tri renomitaj Salono Zamenhof, Salono Manuel de Seabra kaj Salono Benet Rossell , apartenas al la Magistrato de Àger.

Kongresejo

Du specialaj agadoj konsistos el la prezentado de planetaria sesio ĉe Okulo de Montsec far Amri Wandel kaj observada sesio en la Parko de Teleskopoj far David Galadí. En la planetario estas nur 68 sidlokoj; aliĝu tuj se vi ŝatas tiun programeron. La planetario estas 2,7 kilometrojn for de la centro de Àger kaj pro tio oni devas indiki en la aliĝilo se ne havas aŭton por ke la organizantoj pretigu transporton. Vespermanĝi ĉe restoracio Cal Maciarol povas esti bona solvo ĉar de tie oni bezonas nur 3 minutojn por aŭte atingi la planetarion kaj 15, piede.

Okulo de Montsec