La kosmo kaj ni

En Àger estas planetario unika en la mondo. Kaj du gravaj esperantistoj ne nur konas ĝin sed okazas ke unu el ili estas pioniro de tiu planetario. Tiuj du homoj estas la kunaŭtoroj de La kosmo kaj ni, elementa kurso pri astronomio: David Galadí-Enríquez, profesia astronomo en la german-hispana Observatorio de Calar Alto (Hispanujo), kies ĉefa esplortemo estas la malhela ĉielo, kiu gvidos nian viziton ĉe la Parko de Teleskopoj kaj Amri Wandel, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj kaj profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo, kies ĉefaj esplortemoj estas la nigraj truoj kaj la astrobiologio, (pri kio legu lian lastan artikolon Astrobiologio kaj la perspektivo de vivo ekstertera ĉe La Balta Ondo) kiu gvidos la prezentadon de planetaria sesio ĉe Okulo de Montsec.

Okaze de ĉi tiu kongreso aperas la tria eldono de La kosmo kaj ni, en kiu estas menciita i.a.la Kataluna Kongreso. Estas speciala prezo de 12€ por tiuj kongresanoj kiuj mendos la libron antaŭ la 3a de oktobro al la adreso KONTAKTU NIN.

Elŝutu la enkondukon (PDF).

La kosmo kaj ni

Nur tio jam signifas ke temas pri speciala kongreso: "Temas pri unika instalaĵo en la mondo", kiu konsistas el diametre 12-metra plenkupola projekcia sistemo. Tiu ekipaĵo ankaŭ estas platformo por rekte observi la ĉielon. Ĝia kupolo kaj la antaŭa muro tute malfermiĝas, tiel ke vizitantoj surpriziĝas sub la spektakla ĉielo de Montsec. Ankaŭ estas la Parko de Teleskopoj, kiu enhavas plurajn porteblajn teleskopojn kaj tri observatoriojn (unu el ili estas la unua eŭropa observatoria klas-ĉambro).

Tiuj du programeroj jam donas la kategorion de internacia kongreso. Imagu, pripensu: 2 doktoroj pri astronomia scienco rekte en esperanto, gvidas la viziton al unika astronomia instalaĵo en la mondo kun Stelluma Certigo kaj ĵus eltrovinte sian unuan ekzoplanedon (planedo ekster la Sunsistemo).

Teleskopa parko