Montsec

(pr. "montsek")

Geologia legaĵo de Montsec kaj de la Aĵera Valo

Joan Rosell Sanuy

Ekde Cap de la Creu (kruca kabo), la rigardejo de Montsec kaj de la Valo, estas unika geologia punkto por observi kaj interpreti la grandiozecon de la pejzaĝo. La vigleco de Montsec kaj la tenereco de la Valo manifestiĝas en geologia scenaro, verkita en la rokoj, kiun oni necesas scipovi legi. Bona leganto kaj bona interpretisto de tiu teksto ĝuos kaj ĝuigos la akompanantojn, pri nekutima legado.

Antaŭ la leganto, Montsec-montaro kaj, ĉe la piedo, la valo de Àger, jen du korpoj kiuj kunfandiĝas ĉe ilia limo. La montaro elstaras fiera kaj vigla, la valo plata, kvieta kaj fruktodona.

Kun dozo de fantazio oni povas imagi ke Montsec estas dekoracio de majesta kaj giganta teatro; la Valo, la scenejo kie la aktoroj (la aĵeranoj) reprezentadas sian rolon, kaj Cap de la Creu, la rigardejo, por la spektantoj, starantaj, sed, tamen, okupantaj la unuan vicon. Tie oni reprezentas la verkon titolita "Vivo en la Valo." Ĝi komencis antaŭ 30 000 jaroj, kiam la homoj alvenis en la Valon eskape de la glaciaj nordaj malvarmoj.

La dekoracio

Fakte, la dekoracio, la fon-kurteno, kiun oni vidas antaŭ si, estas nenio pli ol peco de la larĝa dekoracio kiu konsistigas la Montsec-montaron. Dekoracio tondita je tri pecoj pro la gorĝoj Mont-rebei maldekstre, kie ĵus oni intuas ĝin kaj Terradets, dekstre, malkaŝante aliajn reliefojn pro la erozia breĉo. La meza peco, Montsec d'Ares estas la plej alta kaj vasta.

Kontraste de normala teatra dekoracio, kiu estas tolo, sola ebeno, Montsec havas tri dimensiojn, iras en la internon plurajn kilometrojn. Ni nur vidas la antaŭan parton, la fronton.

Sur la fronto de la tavolo Montsec leviĝas la malsamaj litologiaj unuoj kiuj konsistigas ĝin: la duraj rokoj (buter-kuko) kaj la molaj kiuj apartigas ilin (marmelado aŭ butero).

La buter-kuko konsistas el kalkŝtonoj kaj dolomitoj. La molaj, butero aŭ marmelado, estas argilaj sedimentoj. Ili estis deponitaj en la maron; tial ili enhavas marajn fosiliojn.

Ni analizu la dekoracion de la malsupra parto (pli malnovaj rokoj) ĝis la pinto (la lastaj). La plej malaltaj estas formitaj de argilo kaj gipso kaj estas la lubrikaĵo sur kiu glitis kaj vojaĝis granda koloso Montsec. Oni konfuzas ilin de malproksime kun tiuj de la valo de Àger. De proksime estas diverskoloraj sed elstaras la ruĝetaj tonoj. Montriĝas intermetitaj gipsaj kaj masaj ebenejoj de la ununuraj vulkanaj rokoj kiuj ŝprucaperas en Montsec kaj en la Valo. La deponado okazis antaŭ 210 jarmilionoj.

Sur la argilaj kaj salaj materialoj de la Montsec-bazo, sedimentiĝis granda maso de kalci-karbonato, kalkŝtonoj, turniĝintaj tra la tempo en dolomitojn, tre magnezio-riĉaj; ili estas arbargrizkoloraj (a), erozio donas ilin viglan kaj aspran reliefon. Ĝi estas malmola roko (la unua buter-kuko, dika, malhelgriza).

Temas pri la rokstrio kie estas la ermitejo Pedra (ŝtono). La deponado okazis antaŭ 165 jarmilionoj. Ĝi estas kronita per cindre griza kalkŝtona strio de antaŭ 120 jarmilionoj (b).

Supre kuŝas argila ebenejo facile eroziiĝebla, strio kie la vegetaĵaro radikiĝas, parte pine replantita kio ĝin intensverde makulas (c). Ĝi formas la grandan platformon Montsec ankoraŭ nun parte kultivita. Tiuj argilaj materialoj estis deponitaj antaŭ 85 jarmilionoj.

Kaj fine, la plej alta parto de nia fon-kurteno, tiu de la dekoracio, estas formita el kalkŝtonoj de la kresto de Montsec (d) kaj alia ebenejo el buter-kuko ornamita per komunikaj antenoj kaj astronomia observatorio. Ĝi estas la plej moderna parto de nia dekoracio. Deponita ĉirkaŭ 75 jarmilionoj antaŭe. Ĝi estas la klifo kiu kronas la montaron kie estas la plej alta koto (Sankta Lis 1 676 m).

La limo inter la dekoracio kaj la scenejo

Kiam la dekoracio estas farita de bona sceneja dekoraciisto, malfacilas vidi la limon inter la dekoracio kaj la scenejo kaj determini kie unu komencas kaj finiĝas la alia. Tiu natura limo oni povas pli-malpli diri ke koincidas kun la limo inter la kultivita areo kaj la arbara zono. De la geologia vidpunkto ĝi estas tre klara limo. Temas pri la limo inter argiloj, sabloŝtonoj kaj konglomeraĵoj de la terciaro kiuj formis la Valon kaj argiloj kaj ruĝaj gipsoj de la sekundara erao kiam ekis Montsec-montaro. Se ni metus blankan ŝtonon ĉe ĉiuj punktoj en la kampo kie oni observas tiun kontakton, la limo estus preskaŭ rekta linio, substance paralela al la Montsec-montaro, koincida kun la rando de la arbaro kaj la plantejo. Certe estus tre videblaj de la ĉielo. Temas pri la linio kiu markas la kontakton inter la imbrikitaj lamenoj de Montsec kaj tiuj de la Marĝenaj Montaroj.

La scenejo

La Valo estas depresio, preskaŭ plata, modlita de argilo, sabloŝtonoj kaj konglomeraĵoj de la terciara erao. Ili estis deponitaj ĉirkaŭ 45 jarmilionoj antaŭe. Ĝi estas kovrita de sedimentoj tre freŝaj de la kvaternaro, kiuj estas apogiloj de la kultur-grundo. Tie staras malgrandaj holmoj ŝanĝante la platan fonon, skulptitaj en pli duraj sabloŝtonoj. Tiuj holmoj daŭrigas suden el la vilaĝo kaj formas la promontorojn de la Montclús-montaro. La deklivaj reliefoj de la malfono estas ekzemplo: grizaj argiloj, parte kultivitaj kaj parte eroziitaj laŭ ravinoj (e), kovritaj de ebenejo de sabloŝtonoj (f).

La aĵeranoj, la aktoroj, kiuj magie aperas kaj malaperas, senĉese ŝanĝas ĉi tiun scenaron per alternaj kulturadoj. Foje, la scenejo, estas invadita de fremdaj kaj sporadaj aktoroj: bandoj de figurantoj.

La sedimentoj kiuj formas la Montclús-montaron (kalkŝtono) kaj pli ol duono de la Valo (argiloj, sabloŝtonoj kaj konglomeraĵoj) estas plenigitaj per fosilioj kiuj konfirmas ĝian maran originon. Ili estis deponitaj en maron kie la alvenantaj riveroj konstruis iliajn deltojn. Tio okazis la lastan fojon kiam la maro invadis tiun parton de Pireneoj (inter 50 kaj 55 jarmilionoj).

Sur tiu geologia substrato estas konstruaĵoj (la vilaĝo, vilaĝetoj, kampar-domoj, bien-domoj, ŝafstaloj, porkejoj kaj aliaj brut-kortoj), kultur-kampoj (olivoj kaj liniigitaj migdalarboj) kaj cerealaj kultivoj (kampoj de hordeo kaj tritiko verdas vintre kaj printempe, oras printemp-somer-lime, kaj restas brunaj fin-somere kaj aŭtune).

La spektantoj

Ili havas la piedojn (g) sur la kalkŝtonoj kun alveolinedoj (blankaj punktoj de la roko kiuj respondas al mikro-fosiliaj konkoj) de antaŭ 55 jarmilionoj kiuj konsistigas la tutan Montclús-montaron. Sure kuŝas argiloj kaj sabloŝtonoj kiuj formas la substraton de la Valo.

Kiam estas spektantoj ĉiam temas pri tre malgranda nombro. Maloftas la grupoj interesitaj pri ĉi teatraĵo. Cap de la Creu estas kruciĝo malfermita de la romianoj en la dua jarcento, por pasigi la veturilojn (ne malhaveblas viziti la restaĵojn de la romia vojo) kaj en la dudeka jarcento por aŭtoj kaj kamionoj. Ĝi estis punkto por ripozo antaŭ ol komenci la malsupreniron al unu flanko aŭ al la alia. Hodiaŭ, pro la rapido en kiu oni vivas, oni preterpasas ĝin, ne ekzistas konscio ke la Valo reprezentas mirindan kaj unikan teatraĵon kun mirinda kaj unika decoracio. Verko kiu reprezentiĝas senĉese, sen zorgi eĉ ne joton ĉu en la partero estas aŭ ne estas spektantoj. Neniam oni aplaŭdas, eĉ ne la aplaŭdistaro.

Imagu por momento gigantan kukon plur kvadrat-kilometran kaj plur mil-metran dika. La aĵera kukisto Ramon nomas ĝin Prepirineu. Bone farita kuko, tute plata, kie la materialoj kiuj ĝin formas, iuj sur la aliaj, estas tavoloj de malsamaj teksturoj kaj koloroj. Kiam aksa Pireneoj leviĝis (la pleto kiu enhavas ĝin) ekglitiĝis suden samtempe dum la kuko deformiĝis, faltiĝis kaj rompiĝis (vidu figurojn). Kelkaj pecoj atingis lokiĝi sur la aliajn kun imbriko suden. Ĉiun pecon geologoj nomas iele. Unu el tiuj pecoj, kiuj glitis kaj imbrikis suden estas konata kiel "rajdinta plako de Montsec". Sur la surfaco de tiu plako rajdinta, la parto kiu etendiĝas norden, la erozio skulptis la Tremp-basenon. Inter la reliefoj sur la fronto, la plej levita, estas la Montsec-montaro. Ĉi tiu kuko rajdas sur pecon kiu limas kun la plata reliefo de la Ebro-baseno kaj estas nomita la "Marĝenaj Montaroj" (la montaroj kie estas la spektantoj kaj tiuj malantaŭ ili)

.

La kuko