Àger

(prononcu "aĵe")

== Geografio ==

La Valo de Àger estas sub-regioneto troviĝanta en la komarko (regioneto) Noguera en Katalunio je 620 metroj super la marnivelo. Ĝi kuŝas meze de montoj tuj sub la Montsec-montaro, kiu estas tipa antaŭ-pirenea montaro, de oriento al okcidento. La riveroj Noguera Pallaresa kaj Noguera Ribagorçana havas erozitan rektangulan vojon tra la montaro, tiele formante la interkrutejojn Terradets kaj Mont-rebei, kiuj disigas la monton laŭ tri klaraj partoj: Montsec de Rúbies en la oriento, Montsec d'Ares en la centro kaj Montsec de l'Estall en la okcidento. Laŭ la suda flanko de Montsec d'Ares la Valo de Àger kuŝas paralela al ĝi kaj ĉe ĝia piedo. Ĝi karakteriziĝas per migdal- kaj olivarbejoj, ankaŭ kultivitaj cerealaj kampoj. Ĝia privilegia situacio, protektita de la frosta pirenea vetero, rezultigas agrablan kontinentan mediteranean mikroklimaton.

Kiel atingi la Valon de Àger aŭte

== Libera Flugado ==

Valo de Àger estas escepta libera flugejo. Ĉi tiu loko estas sufiĉe speciala ĉar, ĝuste kiel la Alpoj, ĉi tie estis grandega ĉifa zono kiam la kontinentaj platoj koliziis milioncentojn da jaroj antaŭe. La loko havas tute malsamajn rokajn formojn al la plejmulto de la aliaj flugaj lokoj. Io kiel en okcidenta usona filmo. Multkoloraj rokoj, nadloj kaj montoj estas ĉie, de malhele ruĝa al preskaŭ blanka marmoro. Ĉi tiu loko estis kiel la pilgrim-celo por pendglitantoj kaj paraglisantoj en la 90aj jaroj.

Spertaj lokaj pilotoj asertas ke por facila uzo de termoj la plej bona aŭ la 'plej malvarma' tempo de la jaro estas je malfrua / fina Septembro. En bonaj tagoj oni eblas atingi inter 800 kaj 1 000 metrojn super la lanĉejo, lanĉejo (t.e. 2 300-2 500 metrojn super la marnivelo). La ĉefa vala vento estas milda de okcidente en la valon, kaj sur la ebenaĵoj super la malantaŭo de la lanĉejo estas tre milda vosta vento (de la sudo) en la direkto al la proksima cela kampo.

Paraglisantoj enamiĝis al ĉi tiu loko ĉar ili povas surteriĝi ĉie. Lanĉejo estas rekte super Àger je 15-minuta vojo. Ĝi havas sudan alfronton kaj la elira alteco estas 1 560 metra. Termaj kurentoj kutime komencas je proksimume tagmezo. La lanĉejo estas grandega kaj estas spaco por ĉirkaŭ 120-150 paraglisantoj. Ĝi estas facile atingebla. Tie estas facilaj lokoj por alteriĝi ĉie en la tuta valo, pro tio la loko estas perfekta por malmulte flugtempaj pilotoj.

Paraglisado apud Observatorio

== Pejzaĝo kaj Geologio ==

Montsec estas formita de sedimentaj tavoloj originintaj en la sekundara epoko, kiuj koincidas kaj intermiksiĝas kun la sedimentoj de la terciara kaj kvaternara epokoj. Ĉi tie estas ideala loko por sciencaj studaj ekskursoj; la nekutimaj rokaj eksterteriĝoj estas vizititaj regule de geologoj de multaj kaj diversaj landoj, pro ĝia escepta eduka valoro. Specialaj punktoj de intereso estas ĉe La Règola, La Baronia kaj la Pedrera (deklivo) de Rúbies.

Ankaŭ de granda intereso estas la loka pejzaĝo, kiu povus esti impone majesta, kiel la interkrutejo de Mont-rebei, aŭ pace izoleca, kiel la malgrandaj valoj ĉirkaŭ Nia Sinjorino de Colobor.

Montrebei

== Historio ==

En la valo de Àger estas multa amasigita historio. Estas nek certeco pri la iberiaj kolonioj nek ankaŭ precizaj datumoj pri la romia periodo; sed la valo devis havi gravan rolon laŭ la konservitaj vestiĝioj montras pri ĝi. La historio de la valo estas ligita al la karaktero de la regiono, kun ĝia ideala situacio, kiu kaŭzis feŭdan domajnon centrigita en la kastelo, kaj kondukis al la evoluado de grava urbo, kiu estis la sidejo de vicgrafo en la pli granda grafejo Urgell (11a al 15a jarcentoj). Ĉi tiu graveco en mezepokaj tempoj ŝuldiĝas al la evoluado de la laboro de Arnau Mir de Tost, kiu konkeris la valon al la araboj en la 11a jarcento. Kaj ĉi tiu kultura florado estas reflektita en la evoluado de la urbo mem, kiu ankoraŭ retenas kuriozan ĉarmon, ne nur pro sia arkitektura heredaĵo, referita sube, sed ankaŭ pro siaj krutaj kaj volvantaj stratoj de domoj laŭ kampara antaŭ-pirenea stilo. Kiel sub-komarko (sub-regioneto), ĝi ĝuas ian ekonomian vivon, ĝis tre lastatempe tenadanta printempan kaj aŭtunan foirojn kaj dimanĉan merkaton, kiu unuigis la popolon de la tuta valo. Dum la 18a jarcento ĝi ĝuis duan periodon de ekonomia kresko, kiu estas reflektita en la urba evoluado de tiu periodo. La strato Sant Martí elvokas ĉi tion, per la rimarkinda ekzemplo de la familia domo Portolá. Tie ĉi naskiĝis Gaspar de Portolà i Rovira (1717-1786), la fondinto kaj unua Guberniestro de Kalifornio.

== Artisma heredaĵo ==

La valo de Àger havas riĉan artisman heredaĵon, kies plimulto troviĝas en la urbo mem. Tie ĉi oni povas viziti la kastelon kiu havas serion da gravajn restaĵojn, inkluzivante la restaĵon de la eble araba defenda muro, la kapitula preĝejo de la 11a jarcento, la arkaĵejo de la 14a, kaj la kapitula domo de la 16a. Tie estas ankaŭ la paroĥa preĝejo, kiu en ĝia strukturo harmonizas la romanikan kun la gotikan kaj nov-klasikan stilojn, kaj trezor-posedas baptan fonton, adaptita de roma sarkofago de la 3a jarcento. La restaĵoj de la mezepoka urba muro ankaŭ estas rimarkinda. En la municiparo, sed ekster la urbo Àger, estas konstruaĵa grupo ĉe Cas, kun gvat-turo kaj romanika preĝejo (11a kaj 12a jarcentoj), la turoj de Fontdepou kaj Masos de Millà (10a kaj 11a jarcentoj); la biendomo "del Rei" (de la reĝo) en Vilamajor (13a jarcento); la pitoreska ermitejo La Pertusa apud Corçà (11a - 12a jarcentoj), la grandioza kastelo de Sant Llorenç del Montsec (11a jarcento), kaj ankaŭ restas malpli gravaj, sed ankoraŭ nedisputeble arkitektur-interesaj restaĵoj, ĉe Montaspre, Claramunt, Mallabecs, Escumó kaj la postvivantaj partoj de la Romia Vojo kiu iris al Balaguer.

Kapitula preĝejo