4a aŭtuna renkontiĝo - Kataluna Esperanto-Asocio
Llegiu aquestes pàgines en català

Kie ni organizas la renkontiĝon?

La gastejo "Castell de Cabrera" estis antaŭe la loĝejo de la pastro prizorganta la romanikan preĝejon de la kastelo de Cabrera. Ĝi estis reformita dum la okdekaj jaroj kiel gastejo. La jaron 2001 ĝi estis denove reformita kaj utiligita al ĝenerala publiko. La domo estas tri etaĝa. ĝi povas gastigi ĝis 35 personojn kaj havas plene ekipitan kuirejon, korton, kamenon, hejtadon, ludejon, duŝojn, necesejojn, ktp.