Kiel veni?
AŬTEEl Barcelono
Eliru Barcelonon tra la ŝoseo A-2 en la direkto de Lleida. Post trapasi la tunelon "del Bruc", prenu la elirejon "Igualada Est". En la unua trafik-cirklo, veturu en la direkton de Capellades. Daŭrigu tiun vojon dum ĉ. 7 kilomentroj ĝis vi trovos elirejon "Capellades-Vallbona d'Anoia-Martorell". Prenu ĝin kaj veturu en la direkton de Capellades (B-224). Post trafik-cirklo, trairu la ponton sur la rivero Anoia. Tuj post la ponto, prenu la maldekstran vojon kaj veturu 2 kilometrojn ĝis vi trovos la gastejon.
El Igualada
Prenu la ŝoseon al Vilafranca (C-15) ĝis vi trovos elirejon "Capellades-Vallbona d'Anoia-Martorell". Prenu ĝin kaj veturu en la direkton de Capellades (B-224). Post trafik-cirklo, trairu la ponton sur la rivero Anoia. Tuj post la ponto, prenu la maldekstran vojon kaj veturu 2 kilometrojn ĝis vi trovos la gastejon.
El Vilafranca del Penedès
Prenu la ŝoseon al Igualada (C-15), eliru tra la elirejo "Capellades-Piera -Martorell" (post la dua tunelo) kaj daŭrigu en la direkton de Capellades (B-224). Post trafik-cirklo, trairu la ponton sur la rivero Anoia. Tuj post la ponto, prenu la maldekstran vojon kaj veturu 2 kilometrojn ĝis vi trovos la gastejon.
TRAJNE
Prenu la linion R6 de Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya. Eltrajniĝu en la stacidomo de Capellades. Eliru la stacidomon, trairu la ponton sur la rivero Anoia kaj ĵus post la ponto prenu la maldekstran vojon kaj iru 2 kilometrojn (ĉ. 20 minutoj marŝe) ĝis vi trovos la gastejon. Atentu, la buso kiun vi trovos en la stacidomo de Capellades ne portos vin al la gastejo sed al urbo Capellades.