4a aŭtuna renkontiĝo - Kataluna Esperanto-Asocio
Llegiu aquestes pàgines en català

Kaŝtanfesto kaj 4a Aŭtuna renkontiĝo

Kaŝtanfesto, samkiel "halloween" en anglalingvaj landoj, devenas el antikva funebra rituala festo. Temas pri popol-festo okazanta la unuan de novembro, en kiu oni manĝas batatojn, kaŝtanojn ka panellets-n. La tradicia trinkaĵo dum la kaŝtanfesto estas la muskatvino. Kiel ĉiujare, Esperanto-Centro de Sabadell, organizos al ni vespermanĝon kaj la feston. La ceterajn manĝojn ni mem prizorgos, ĉefe spertinte ke ni kapablas.

En ĉi tiu okazo, same kiel sukcese kaj amuze okazis en la pasinta Senprograma Renkontiĝo de KEJ, ni devos mem mastrumi. Ni organizos skipojn por pretigi la manĝojn, priservi la tablojn kaj ĉion purigi.

Kiel kutime, en la aŭtunaj renkontiĝoj, ni praktikos esperanton (komencantoj estu pretaj), ni ekskursos kaj vizitos interesaĵojn en tra la regiono. Elstaras la muzeo paper-muelejo de Capellades kaj la Abric Romaní, en la abismo de Capellades, kie troviĝas arkeologiejo el meza paleolitiko. Ankaŭ estas pli interesaj proponoj.

La gastejo kapablas gastigi 35 personojn maksimume, tial do, aliĝu kiel eble plej frue por rezervi vian lokon.