Mataró

Mataró estas kataluna urbo situanta ĉe la Mediteranea maro. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono Maresme kaj ĝi situas 30 kilometrojn norde de Barcelono. Temas pri urbo viva kaj tre vigla kiu havas gravan heredaĵon, ĉio ĉi donas al Mataró tre karakterizan personecon. Ĝia privilegia situo, inter la mediteranea maro kaj la ĉemara montaro, estigas klimaton agrablan por ĝui la urbon. El tiu urbo veturis la unua trajno de Iberio, el Mataró ĝis Barcelono, en 1848.

En la pratempo estis tie Iltur, grava urbo de la iberia popolo laietanoj, kiel memorigas onin la monumento de Laia la arkpafisto. Dum la romia periodo ĝi estis sufiĉe grava urbo. Valora heredaĵo de tiu tempo estas la romia vilao Torre Llauder, de la unua jarcento antaŭ la kristo, kaj ankaŭ la lastaj arĥeologiaj trovaĵoj en la urbocentro. Kiam oni promenas laŭ centraj stratoj de Mataró oni povas facile iri laŭ la historio, promenante el la malnova romia Iluro tra konstruaĵoj barokaj, kolonitempaj domoj kaj eĉ la modernismon de la loka arĥitekto Josep Puig i Cadafalch.

Elstara mataronano estis la cigana muzikisto Pere Pubill i Calaf, konata kiel Peret, kreanto de la Kataluna rumbo.


Muzikvideo pri Mataró

La muzikvideo de la kanto Reina del Maresme (reĝino de Maresme) montras Mataró kaj ties homojn. La protagonisto, la Reĝino de la regiono Maresme, promenas tra la urbo kaj renkontadas homojn. Ĉiuj kune iras al festo sur la plaĝo kie oni dancas la kanton.
La kanton verkis la mataronaj muzikistoj Johnny Salazar, Ivó Oller kaj Petete Mall omaĝe al la rumbo-muzikistoj de la urbo. La muzikvideon faris la urba televido M1TV kaj la Pera Productions (societo de kelkaj studentoj de la Universitato de Mataró), kun la subteno de la Magistrato de Mataró.

Organizas:

EsperantoCAT

Sekvu nin ĉe:

Facebook