Kiel veni

La kongreso okazos en urbeto Salardú, en la alta parto de Arana Valo. Ĝi situas 170 kilometrojn for de Tuluzo kaj 310 kilometrojn for de Barcelono.

La plej proksima trajnhaltejo estas Marinhac (france Marignac), SNCF (47 kilometrojn for). El la alia pirinea flanko eblas iri buse per kompanio Alsina Graells, sed iri per taksio estas pli malpli kosta. Pri taksioj ni rekomendas Fulgencio Dedieu 34 629 370 070, sed estas pluraj aliaj eblecoj.

La kongresejo

La kongresejo estas la Lernejo pri Sportaj Teĥnikistoj de Valo Aran (ETEVA laŭ la siglo en la okcitana), ĝi situas en la tria etaĝo de la Gastejo de Era Garona de Salardú (en la okcitana: Aubèrja Era Garona). Ĝi situas en la ŝoseo de Vielha, rekte videbla.


Montru pli grandan mapon

 

Organizas:

Kunlaboras:

Conselh Generau d’Aran

Sekvu nin ĉe:

Facebook