Programo
La programo de la ĉi-jara kongreso traktos la temon "ŝancoj de enmigrado". Inter la konfirmitaj prelegontoj elstaras la hungar-franca tradukisto kaj interpretisto István Ertl, la verkisto Jorge Camacho kaj la kongolanda muzikisto Zhou-Mack Mafuila. Pri la kongrestemo ni interŝanĝos spertojn kaj strategiojn kun lokaj asocioj.
Jorge Camacho, István Ertl kaj Zhou-Mac Mafuila
Semajnon antaŭ la kongreso, okazos antaŭkongreso en Casal de Barri les Esmandies kun esperanto-lecionoj, prelegoj kaj koncertoj.
— Elŝutu la kompletan programon de la kongreso (PDF).
— Vidu la eventojn de la antaŭkongreso.

Tradiciaj gigantoj kaj nanoj de Mataró. Foto: enguany