Mil cretins / Mil kretenoj
Titolo: Mil cretins / Mil kretenoj
Aŭtoro: Quim Monzó
Tradukisto: Antonio Valén
Speco: poezio, rakontoj
Prezo: 16€
Eldonjaro: 2024
Paĝoj: 96
Kolekto: Jaume Grau Casas, 5
ISBN: 978-84-125434-5-2
Formo: libro gluita
Longvoj: kataluna; esperanto
Priskribo: Selekto de tri noveloj de Quim Monzó, el lia verko Mil kretenoj, kun enkonduko pri la verkinto de Manel Ollé kaj, postparole, kun la malferma parolado de Monzó mem por la Frankfurta Librofoiro de 2007. Eldono dulingva kataluna/esperanto.
«—Mi aŭdis de la televidilo —diras la patrino— ke homa korpo enhavas kvin litrojn da sango. Kvin litrojn. Kaj tial, ke mi havas du sitelojn por lavi miajn vestojn… Ĉar ĉi tie, en la Hejmo, ili estas malpuraj kaj ne bone lavas niajn vestojn, kaj mi do lavas mem la mamzonojn. Efektive ĉiuj maljunuloj ĉi tie, ĉiuj mil kretenoj loĝantaj en la kadukulejo fajfas pri pureco kaj ne plu scipovas distingi puran disde malpura. Sed mi ne estas stulta, mi ankoraŭ ne senilas, eĉ se ili pensas male…»
Quim Monzó