Prezento de Esperanto ĉe la Kulturcentro Torre de les Aigües (Poblenou)
12/04/2025Antaŭ kelkaj semajnoj KEA ricevis inviton de la grupo Arxiu Històric del Poblenou, asocio kiu okupiĝas jam de pli ol 40 jaroj por la konservado kaj diskonigo de la historio de tiu industria kvartalo de nia ĉefurbo. La homoj de AHPN en ilia traserĉado de malnovaj lokaj dokumentoj trovis diversajn fotojn de la tiama esperanto-grupo Nova sento, tiu eltrovo instigis ilin demandi sin pri Esperanto, ĝia historio kaj ĝia rilato kun la kvartalo, tiel ke ili kontaktis nin kaj malavare oferis ilian mirindan sidejon, la industrian akvoturon de Poblenou por okazigi en ĝi prelegon pri Esperanto.
Responde al tiu invito la pasintan 10-an de aprilo okazis prelego pri Esperanto en tiu impresiga loko. La evento estis enkondukita de Rosend Calvet, kiu tuj sevke donis la parolon al la asocia Prezidanto Jordi Fossas kiu montris al ni diversajn historiajn fotojn de la antaŭmilitaj esperantistaj grupoj en Poblenou. Post ilia enkonduko la Prezidanto de KEA, Alfons Tur prelegis pri Esperanto, ĝia historia deveno kaj la aktuala stato de la movado. En la postprelega debato evindentiĝis intereso kaj ke la afero ne estis fremda al ili kaj eĉ montriĝis filoj kaj nepoj de iamaj barcelonaj esperantistoj. Fine ankaŭ oni prezentis la lastajn eldonojn de nia asocio.
Se vi maltrafis la prezenton sciu ke, dum almenaŭ du semajnoj, en la ĉefa halo de la Torre de les Aigües estas vizitbela ekspozicio pri Esperanto.Laste ni volus elstarigi ke la eventon ĉeestis nia volontulino Anna Carpintero el Tuluzo, kiu aktive partoprenis la prezenton kaj kunlaboris en ĝi.