Lucía M. Fernández fariĝas prezidantino de TEJO
18/02/2025Lucía M. Fernández Barrera, membro de Kataluna Esperanto-Junularo fariĝas prezidantino de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO. Lucía jam estis la unua vicprezidantino de la monda organizo kaj estis elektita prezidantino dum la reorganizo de la estraro ĉi-semajne.
Estas la unua fojo ke katalunino atingas tiun postenon. Per tiu nomumo kaj la mirinda aktiveco de la lastaj jaroj, Kataluna Esperanto-Junularo KEJ, kiu ĉi-jare festas sian 40-jaran datrevenon, situiĝas en la plej alta pozicio de sia historio. Gratulojn!