Bonvenon!

La katalunaj kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. Ĉi-jare la temo de la 35a Kongreso estas intime ligita al la urbo ĝin gastiganta: la lingva diverseco.

La diversaj lingvoj esprimas diversajn realojn kaj ili estas diversaj rigardoj sur la samaj aferoj, kiuj konstante plivastigas niajn vidpunktojn. En Barcelono oni ne nur kunvivas kun tiu ĉi ebleco sed ĝi estas pristudata realo donanta al la urbo unikan internacian diskonigon, kiun oni analizos kaj pridebatos en la prelegaro de la Kongreso.

Esperantistoj aprezas lingvan diversecon kaj defendas ĝin, ĉar ili konsideras, ke ĉiuj lingvoj estas samrajtaj dum ili estas malsimilaj. Neniu lingvo rajtas subordigi alian.

Ĉiu popolo sian lingvon

En la mondo estas parolataj inter 4000 kaj 6000 lingvoj, el kiuj, laŭ la optimistoj, 50% riskas malaperi post kelkaj jaroj. 96% da lingvoj estas parolataj de nur 4% de la homaro. La esperantistaro scias, ke la kvanto da parolantoj estas ja grava, sed tamen ĉiuj lingvoj, kaj majoritataj kaj minoritataj, montras novajn perspektivojn kaj estas same valoraj.

Kiam lingvo malaperas, tiam malaperas vivkompreno kaj esprimkapablo. Lingva malekvilibro igus la homaron malriĉa je ideoj, pensoj kaj manieroj vivi kaj esprimi la realon.

La propono de Esperanto estas respektema al ĉiuj lingvoj kaj rifuzas lingvan trudon, helpante la konservon de la spaco de ĉiu lingvo. La propra lingvo estas la plej valora bonaĵo de ĉiu el ni, riĉeco valorigenda ĉar identigas kaj kortuŝas nin: diru "dankon" al kiu ajn sialingve, eĉ se komplike, certe vi igos tiun rideti!

Se vi ankoraŭ ne partoprenis en esperanta aŭ en internaciisma evento, ni invitas vin vidi, ke temas pri tutmonda movado aganta por lingva diverseco, ĉar ĝi batalas por la rajto de ĉiuj popoloj uzi sian propran lingvon.

Ĝuu la kongreson, estu libera mem opinii kaj vidi mondon kie lingvoj kaj kulturoj ne kverelas, sed kundancas belan dancon. Vi estas avertita, ne maltrafu tiun okazon!!!

Organizas:

EsperantoCAT

Sekvu nin ĉe:

Facebook