Programo

Ĉi-jare la kongresa prelegaro ĉefe turnos ĉirkaŭ la temo "Esperanto kaj tutmondiĝo: perspektivoj por la estonto". La kongreso celas aparte atenti pri la celoj de esperantismo en mondo pliimplektiĝanta ekonomie, kulture, lingve, ideologie kaj loĝe, tamen atentos ankaŭ aliajn temojn por doni pli grandan diversecon al la prelegoj. Inter la konfirmitaj prelegontoj elstaras la partopreno de la barata lingvisto Giridhar Rao, gastinstruisto ĉe la universitato de Hajderabado kaj ĝenerala sekretario de Federacio Esperanto de Barato.

Vespere la kongresanoj ĝuos spektaklon de la Tuluza Teatra Trupo, kiu prezentos du mallongajn teatraĵojn, kaj koncerton de la sveda kantisto Martin Wiese, ano de Persone, kun kiu li surbendigis la kvin albumojn de la grupo, kaj ankaŭ memstara kantisto ĵus surbendiginta la kodon “Pli ol nenio” ĉe Vinilkosmo. Vespere Mon Cardona organizos popoldancojn per sia festema akordiono.

Vidu la provizoran programon!