Kongres-gastoj

Humphrey Tonkin (n. 1939) estas brit-usona estas profesoro pri angla literaturo, specialisto pri la renesanca periodo. Li diplomiĝis en Kembriĝo, doktoriĝis en Harvard kaj estis prezidanto de la Universitato de Hartford (Usono). Li kunfondis la junularan esperanto-asocion en Britio. De 1961 ĝis 1971 li estis estrarano de TEJO; de 1969 ĝis 1971 li estis ties prezidanto. En 1963 li fondis la revuon Kontakto, de kiu li fariĝis la unua redaktoro. Li fariĝis prezidanto de UEA en 1974, post Ivo Lappenna, kaj daŭrigis sur la posteno ĝis 1980. Li denove prezidis denove de 1986 ĝis 1989. En 2001-2004 denove oficis en la Estraro, kiel vicprezidanto. Li ankaŭ estas la prezidanto de la Esperantic Studies Foundation kaj kunredaktoro de la revuo Language Problems & Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).
Li estas aŭtoro de la eseo Lingvo kaj popolo (2006), kie li diskutas la rolon de esperanto en nia socio, kaj tradukis i.a. du ŝekspirajn teatraĵojn: La vivo de Henriko Kvina (2003) kaj La vintra fabelo (2006).

Ghiridar Rao (n. 1963) doktoriĝis pri la angla de la Universitato de Hajderabado, Barato, kie li gaste prelegas. Lia disertacio pri la sciencfikcio (1994) kondukis lin al la homemancipigaj eblecoj de Esperanto, tiu alia ido de la europa Klerismo.
Liaj interesoj inkluzivas ĵurnalismon pri lingvopolitikaj temoj; redaktadon kaj dokumentadon chefe por neregistaraj organizaĵoj; kaj la komunikeblecojn de la interreta epoko. Li instruas Esperanton, kaj aktuale esperantigas la autobiografion de Mahatmo Gandhi.
Abel Montagut (n. 1953) estas mezlerneja instruisto pri la katalunaj lingvo kaj literaturo. Li verkas en esperanto kaj en la kataluna. Lia plej fama verko en esperanto estas la eposo Poemo de Utnoa (1993). En la lastaj jaroj li laboras ĉefe pri junularaj romanoj kaj aparte interesiĝis pri la figuro de Jules Verne, al kiu estas ligita lia lasta romano en la kataluna El manuscrit de Jules Verne (2003).

Òscar Puig (n. 1959) estas komputikisto. Li kunfondis Katalunan Esperanto-Asocion, fariĝis la unua prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo kaj dum kelkaj jaroj prezidis ankaŭ Centro de Esperanto Sabadell. Li kunfondis kaj aktivas en la Internacia Humanitara Organizo Espero por postmilita helpo al Bosnio kaj Hercegovino.

Elisabet Abeyà (n. 1951) estas instruistino por infanoj kun lingvaj malfacilaĵoj. Ŝi verkis multajn artikolojn en pedagogiaj revuoj kaj infanajn fabelojn, en la kataluna. Ŝi tradukis el la angla en la katalunan librojn por infanoj kaj junuloj, artikolojn de Gandhi kaj la tutan verkaron de Joan Mascaró i Fornés (liaj anglalingvaj versioj de Bhagavadgitao, Upaniŝadoj, Dhammapada, kaj liaj verkoj Llànties de Foc [Fajrokandeloj] kaj La creació de la fe [la kreado de la fido]). Ŝi aktivas en Majorka Esperantistaro.

Lluís de Yzaguirre (n. 1955) estas lingvisto, direktoro de la Laboratorio pri Lingvistikaj Teknologioj de la Universitato Pompeu Fabra (Barcelono). Li aktivis en TEJO kaj kunfondis Katalunan Esperanto-Asocion.

Joan Felip estas kunlaboranto el la Revolucia Asocio de la Inoj el Afganio.

Mon Cardona fakas pri dancoj kaj tradiciaj muzikoj de la tuta mondo, li estas instruisto pri dancado. Li ludas diatonan akordionon kaj tradician katalunan fluteton. Li muzikas en du bandoj: "Tercet Treset" kaj "Sants & Fot.

Đore Kasimir estas mikrobiologo, li laboris en la Aŭstra Akademio de Sciencoj kaj en la Instituto pri Media Medicino de Vieno. Li nun laboras kiel memstara biologo kovrante larĝan spektron da temoj, kiel la kvaliton de trinkaj kaj banaj akvoj, la informadon al konsumantoj kaj eŭropajn esplorprojektojn. De antaŭ multaj jaroj li respondecas pri la turismaj-mediaj informoj, kiujn ricevas de la germanaj turistoj vizitantaj Katalunion.

Teatro Trupo de Tuluzo estas amatora teatra trupo kiuj plenumas siajn projektojn kun «amo». Temas pri jam jarcenta tradicio en esperanto trejniĝi pretigante teatraĵojn (unuaj provoj okazis jam en 1896!!). La reago de la publiko tre certe estas kuraĝiga por tiuj novaj projektoj. En 2004 kaj 2005 « TEATRO TRUPO DE TULUZO » prezentis sian kvaran teatraĵon : "Familia Etoso" en la Kataluna Kongreso en Ceret, dum Zamenhoffesto en Tuluzo, dum IS en Wetzlar en la Jubilea Kongreso Bulonjo 2005 en KEF en Helsinki kaj en la Universala Kongreso en Vilno en julio 2005, kaj laste en Festo.

Alejandro Cossavella estas transnacia muzikisto, li koncertas sole kaj kun la grupoj "La Porkoj" kaj "Strika Tango". Li loĝas en Bariloche, argentina Patagonio, kie li regule koncertas hispane, angle kaj esperante. Li partoprenis Esperanto-renkontiĝojn en Nederlando, Francio, Finnlando kaj Brazilo. En esperanto li kantas siajn proprajn kanzonojn.

Martin Wiese estas la ĉefkantisto kaj gitaristo por la Esperanta rokbando Persone. Antaŭe li estis membro de la grupo Amplifiki. Intertempe li ankaŭ koncertas sole kaj eldonis soloalbumon.