Kataluna Esperanto-Asocio povas pagi la biletojn por veturi al la sekvaj aranĝoj praktiki la internacian lingvon:
- Printempa Semajno Internacia (PSI), de la 2a ĝis la 9a de aprilo en Bonn (Germanio), http://www.esperanto.de/psi/
- Staĝo pri edukado al interkultura komunikado kun Kristin Tytgat el Belgio, de la 17a ĝis la 20a de majo en la Kvinpetalo, Bouresse (Francio), http://www.kvinpetalo.org/
- Komuna Esperanto-Kongreso, de la 26a ĝis la 28a de majo en Berlino (Germanio), http://www.esperanto.de/kek2012/
- Svisa Feria Esperanto-Renkontiĝo (SFERO), de la 19a ĝis la 21a de oktobro en Les Genevevys sur Coffrane (Svislando), http://www.svisa-esperanto-societo.ch/sfero/
Aldone, KEA povas pagi la vojaĝkostojn al ĉiuj asocianoj kiuj deziros fari la KER-ekzamenojn la 9an de junio en Tuluzo, laŭ kiu ajn nivelo, http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
Kunhavi
[sharethis-inline-buttons]