La originoj

Ĉe Casteło (Veneto) en IJF-1986 okazis la unua koncerto de la duopo Pep Tordera kaj Xavier Rodon, ĝerma konsisto de la nuna grupo. Sekvis kelkaj disaj aperoj ĉefe en junularaj aranĝoj, en Hungario, Nederlando, Italio, Francio, Okcitanio, Eŭskio..., dume, la grupo triopiĝis kaj kvaropiĝis (Josep M. Milla kaj Carles Vela). Sekvis kelkaj koncertoj sub diversaj grupnomoj (Kordoj, Kataluna kvaropo, Kaj Tiel Plu). En 1989 la grupo eldonis Fajreroj (1-a Kataluna kantareto). Ekde 1992,koincide kun la migrado de Pep al Usono, la agado de la bando malkreskas.

 

Revigligo en Okcitanio

Kaj Tiel Plu revigliĝas la jaron 1998 kadre de la Universala Kongreso en la okcitana urbo Montpeliero 1998. Tiam ekvideblas la nuna konsisto kaj la repertuaro plivastiĝas al okcitana tradicio, el la trobadoroj ĝis la nuntempo. Nuntempe la bando proponas koncertojn kaj balojn de tutmomdaj muzikoj kaj eldonis tri albumojn.


Jen eta raporto registrita dum la muzikistoj de Kaj Tiel Plu finpretigis sian trian diskon en la studio de Vinilkosmo. En tiu sepminuta filmeto, kajtielpluanoj prezentas sian trian albumon, la historion de la bando kaj la spertojn de la diversaj muzikistoj. La video ankaŭ montras la laboron de la grupo, ĝian etoson kaj la kunvivadon de la muzikistoj en la studio, dum la vojaĝoj kaj en la koncertoj.