Programo


Droguzantoj kaj damaĝoredukto: kiam du rakontoj intersekcas

Ĉi tiu prelego esploras la temon de drogoj, kun fokuso al tio, kion ili faras al la cerbo kaj kiel oni povas transiri de simpla “uzantoj” al “toksomaniulo”. Ni ankaŭ retrorigardos al historiaj eventoj kiel la jaro 1970 kaj la afero Bandol, kiu influis la malpermeson de plej multaj drogoj. La prelego emfazos la gravecon de damaĝoredukto, kiu celas malpliigi la riskojn asociitajn kun drogokonsumo. Ni diskutos pri ĝia historio, diversaj aliroj kaj principoj, same kiel pri konkretaj rimedoj starigitaj por helpi konsumantojn. Fine, estos ofertitaj praktikaj informojn pri drogoj kaj damaĝoreduktajn konsilojn, se ĉeestas uzantoj en la ĉambro.


Laboro de bazo: Horizontala organizado kaj movada artiĝo

En ĉi tiu ateliero, ni esploros la koncepton de laboro de bazo, bazitan sur gravaj tekstoj en la temo kaj personaj spertoj kun la Movimento dos Atingidos por Barragens en Brazilo. Ni diskutos kiel horizontala organizado kaj individua artiĝo povas plifortigi sociajn movadojn, kaj ni serĉos, kiel tiuj principoj aplikeblas al la esperantista komunumo kaj movadoj pri lingvaj rajtoj. La sesio kombinos mallongan teorion, kreajn grupajn aktivecojn, kaj intensan debaton pri defioj kaj strategioj. Ĉi tio estos perfekta ŝanco por lerni, kunlabori, kaj esplori novajn manierojn mobilizi kaj inspiri en diversaj kampoj.


Kvantuma fiziko: Luda aliro por ĉiuj

Ĉu vi iam ajn aŭdis pri kvantuma fiziko? Ĉu vi pensas ke ĝi tro malfacilas por ke vi komprenu ĝin sed vi ŝatus ion scii pri ĝi? En tiu ĉi programero, ni esploros kune la ĉefajn aspektojn de la teorio kiu revoluciis fizikon. Ni parolos pri la historio de kvantuma fiziko celante kompreni kiel kaj kial naskiĝis la bezono de konstrui tute novan teorion. Ni esploros la ĉefajn malsimilecojn kompare al klasika fiziko kaj ni alfrontos la plej kutimajn miskomprenojn kiujn oni foje aŭdas en amaskomunikiloj. Ni poste faros kune etajn eksperimentojn, virtualajn kaj ĉeestajn, por provi kompreni la bazajn principojn. Ĉiuj bonvenas!


Ekskurseto tra Olot kaj la vulkano Montsacopa

Olot, konata kiel La urbo de la vulkanoj, troviĝas meze de la Natura Parko de la Vulkana Areo de La Garrotxa, ĉirkaŭita de naturo. Dum ĉi tiu promeno, ni malkovros ĝian urbocentron kaj ĝian historion, kaj ni supreniros ĝis la kratero de unu el ĝiaj plej konataj vulkanoj: la vulkano Montsacopa.
Ni ekos el nia gastejo, kiu estas en si mem menciinda kontruaĵo, kaj ni iros ĝis la urbocentro, kie ni lernos pri secesi-stilaj konstruaĵoj, kiel Casa Solà Morales aŭ Casa Gaietà Vila, la preĝejoj kaj la historio de la vilaĝo. La vojo komencos dekliviĝi direktante nin sur strombolan vulkanon, dormantan de antaŭ 100.000 jaroj: Montsacopa, kiu troviĝas vicigita kun la aliaj du vulkanoj en la urbo mem: Garrinada kaj Montolivet. Survoje al la kratero ni povos aprezi la diversajn vulkanmaterialojn danke al ĝiaj argilminoj. Fine, ĉe la supro de la kratero ni ĝuos belan panoramon de Olot kaj la vulkana regiono La Garrotxa, kiu igos nin antaŭĝui la sekvonttagan ekskurson, en kiu ni ekkonos magiajn lokojn de la natura parko!


KEJ Sinprezentas

Ĉu vi volas scii pri kio temas Kataluna Esperanto-Junularo? Ĉu vi scivolemas kiel KEJ agas? Ĉu vi havas intereson koni kiuj estas niaj strategioj, fortoj kaj malfortoj? Jen ĉi tiu programero estas por vi!

Pere de ĝi, ni traktos per prezentaĵo la lastajn jarojn de KEJ, ekde sia refondiĝo en 2019 ĝis nun. Ni parolos pri la procezo de refondiĝo, la celoj, mizio kaj vizio de nia organizo, kaj la strategia vojo realigita por efektivigi la rekreadon de funkcianta organiza agadspaco por la junulara esperantistaro de katalunlingvio!


Ateliero pri Minoritataj Lingvoj en la Duoninsulo

Dum tiu progamero ni rapide kaj baze pritaktos la malplimultigitajn lingvojn ankoraŭ parolataj en la Ibera Duoninsulo, krom la kataluna. Ni parolos specife pri la Galega, la Eŭska, la Astura, la Aragona kaj la Okcitana (precize la arana varianto).

Ni vidos iliajn bazajn datumojn (kvanto de parolantoj, lokoj…) kune kun kelkaj utilaj vortoj kaj kuriozaĵoj. Oni klopodos igi la programeron interaktiva kaj ke la partoprenantoj kunlaboru. Je la fino de la aktivaĵo ni faros rapidan kvizon por revidi ĉion kaj amuziĝi. La sekcio pri la eŭska estos okazigita de Siru Laine.


Kaj baldaŭ ni publikigos pli!