La 8an de novembro, Jordi Carbonell i Pinyol forlasis nin. Aktiva homo en multaj fakoj kaj senlaca laboremulo, ĉiam je la servo de la kataluna lingvo, li estis ankaŭ prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio inter 1987 kaj 1990 kaj kunaŭtoro de la Esenca esperanto-kataluna vortaro (1a eldono, 1997).
Li naskiĝis, kreskis, vivis kaj laboris dum sia tuta vivo en la kvartalo Poble Sec en Barcelono. En la kafejo de sia familio, kie li pasigis longan tempon kiel infano kaj junulo, li akiris apartan intereson por la diversaj varioj de la kataluna lingvo. Tiu inklino neniam forlasis lin.
Li studis farmacion kaj sukcesis malfermi apotekon malfor de la gepatrejo. Tie li laboris dum jardekoj, ĝis kiam lia filo Guillem transprenis la torĉon.
Jun-aĝe lia amo por muziko igis lin studi ankaŭ muzikon ĉe la Barcelona Konservatorio. Li estis unu el la lastaj disĉiploj de majstro Cristòfor Taltabull, kion li ĉiam sentis kiel honoro. Kunigante ĉi tiun faceton kun sia ĝisosta katalunismo kaj amo al la kataluna lingvo, jam en 1965 li verkis serion de muzikrecenzoj en la nun mita katalunlingva revuo Serra d’Or. Tie ni povas trovi lian profundan ŝaton por la muziko de la 20a jarcento, pri kiu li ofte emis paroli.
Li trapasis diversajn altnivelajn kursojn pri la kataluna lingvo. Intime ligita al sia kvartalo, en la sepdekaj kaj parto de la okdekaj jaroj, li kunlaboris kun sia Kvartala Komitato kiel instruisto de la kataluna por plenkreskuloj kaj lingvokorektisto. En tiu tempo, jam post la morto de la diktatoro, li membris en la Leksikografia Kunordiga Komisiono pri Sciencoj, ligita al la Instituto de Katalunaj Studoj, kaj estis unu el la redaktoroj de ĝia Leksikografia Folio.
La emo, ke lia denaska lingvo estu nek pli nek malpli ol iu ajn alia, nature kondukis lin al esperanto ĉirkaŭ 1980. Kiel ĉiam, li zorge studis sian novan interesaĵon. Malgraŭ lia absoluta manko de deziro elstari kaj altiri atenton, lia preteco servi la aliajn baldaŭ igis lin ano de la Konservantaro de la Internaciaj Floraj Ludoj. En siaj esperantlingvan skribaĵoj, li ofte adoptis la pseŭdonimon Karbero Kerno, iaspecan tradukon de liaj familiaj nomoj. En la jaro de la Centjariĝo de esperanto, pro manko de kandidatoj, li akceptis la defion fariĝi prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio. En 1993 aperis la verko, pro kiu li estas plej memorata inter la esperantistoj: la Esenca esperanto-kataluna vortaro. Inter 2008 kaj 2013, same kiel li jam revis fininte sian antaŭan taskon, li entreprenis la vastigon de la vortaro. Ĉi-foje li donis katalunajn ekvivalentojn por ĉiuj kapvortoj kaj subkapvortoj de la Plena Ilustrita Vortaro. Kiel ĉiam, obstine laborema kaj ege zorgema, li pasigis ĉi tiujn jarojn, po kvar-kvin horoj tage, antaŭ granda tablo plene kovrita de ĉiuspecaj vortaroj kaj enciklopedioj, verkante imponan preskaŭ milpaĝan tajpaĵon.
Li tamen ne sukcesis fini. En la lastaj jaroj de sia vivo, Jordi iom post iom perdis sian memoron kaj la eksterordinaran mensan lertecon, kiun li ĉiam havis ĝis tiam.
Laŭlonge de lia vivo liaj intelektaj kapabloj, laboremego, alvokiĝo al servo kaj multflankaj interesoj pelis lin en tre malsamajn direktojn, kaj ĉie li rompis la principon de Peter. Ĉar li longe vivis, multaj el la homoj, kun kiuj li kunlaboris dum sia vivo, ne plu estas inter ni. Iuj el ni tamen konservas neforviŝeblan memoron de li.
This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.
Strictly Necessary Cookies
Strictly Necessary Cookie should be enabled at all times so that we can save your preferences for cookie settings.
If you disable this cookie, we will not be able to save your preferences. This means that every time you visit this website you will need to enable or disable cookies again.