Arĥivo de novaĵoj

25/02/2025

Abel Montagut, nova membro de la Akademio de Esperanto

La laŭreata kataluna verkisto kaj tradukisto Jesús Abel Montagut i Masip (Llardacans, 1953) estis nomumita membro de la Akademio de Esperanto por 9-jara periodo. Kun li, jam du katalunoj apartenas al la plej grava lingva institucio de la internacia lingvo. Xavier Alcalde membriĝis en 2019. Abel Montagut estas unu el la plej elstaraj nuntempaj verkistoj […]

18/02/2025

Lucía M. Fernández fariĝas prezidantino de TEJO

Lucía M. Fernández Barrera, membro de Kataluna Esperanto-Junularo fariĝas prezidantino de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO. Lucía jam estis la unua vicprezidantino de la monda organizo kaj estis elektita prezidantino dum la reorganizo de la estraro ĉi-semajne. Estas la unua fojo ke katalunino atingas tiun postenon. Per tiu nomumo kaj la mirinda aktiveco de la […]

02/02/2025

Renato Corsetti (1941-2025)

Elkoran dankon Renato, vi jam mankas al ni.

16/01/2025

Trejnu vin kiel instruisto de Esperanto!

La Kataluna Esperanto-Asocio organizas 3-tagan praktikan seminarion en Sabadell por personoj havantaj C1-nivelo de Esperanto(aŭ pli), kiuj volas trejniĝi kiel instruistoj. La kurso, gvidata de Katalin Kováts, inkluzivas retpoŝtan subtenon kaj kelkajn antaŭajn virtualajn sesiojn. La seminario komenciĝos per reta plansesio mardon, la 21-an de januaro je la 19-a horo. Ankoraŭ restas tempon por aliĝi! […]

09/11/2024

Jordi Carbonell kaj Pinyol (1933 – 2024)

La 8an de novembro, Jordi Carbonell i Pinyol forlasis nin. Aktiva homo en multaj fakoj kaj senlaca laboremulo, ĉiam je la servo de la kataluna lingvo, li estis ankaŭ prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio inter 1987 kaj 1990 kaj kunaŭtoro de la Esenca esperanto-kataluna vortaro (1a eldono, 1997). Li naskiĝis, kreskis, vivis kaj laboris dum sia […]

13/10/2024

Flora ofero al Francesc Ferrer i Guàrdia: omaĝo al la libera kaj internaciista pensado

La venontan 13an de oktobro 2024 okazos la 115 jara datreveno de la ekzekuto de Francesc Ferrer i Guàrdia, unu el la plej elstaraj pedagogoj kaj liberpensuloj siatempe, fondinto de la Moderna Lernejo. Lia morto, post juĝo fare de milita tribunalo kaj maljusta kondamno pro lia supozita implikiĝo en la Tragika Semajno de 1909, markis […]

25/09/2024

KEA partoprenas en la konferenco Celtic Knot Wikimedia Languages

Kataluna Esperanto-Asocio partoprenas en la ĉi-jara konferenco Celtic Knot Wikimedia Languages en Waterford, Irlando. Tiu ĉi internacia evento kunigas homojn, kiuj volas subteni kaj protekti minoritatajn aŭ minorigitajn lingvojn per projektoj de Vikimedio, kiaj Vikipedio, Vikifontaro aŭ Vikidatumoj. Celtic Knot estas loko, kie lingvaj komunumoj povas interŝanĝi ideojn kaj kunlerni unuj de aliaj. Oni parolas […]

16/07/2024

La Centro pri Dokumentado de Esperanto en Subirats jam estas malfermita

La pasintan 6-an de julio 2024 okazis la inaŭguro de la nova Centro pri Dokumentado de Esperanto en la municipo de Subirats (Alt Penedès). Sepdeko da homoj ĉeestis la aranĝon, organizita de la Urbestraro de Subitats kaj Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) en la Placo de l’u d’Octubre de Sant Pau d’Ordal. La evento komenciĝis per parolado […]

10/06/2024

Forpasis M. Josep Udina, Prezidanto de la LKK de la 39-a Kataluna Kongreso de Esperanto

Forpasis M. Josep Udinai Abelló. Kuraĝa virino dediĉita al sia urbo, al edukado, al muziko, al familio kaj amikoj; obstina defendanto de la sociaj rajtoj de la civitanoj de Castelldefels. Loĝanto de Can Vinader kaj magistratano pri Kulturo ĉe la Urba Konsilio de Castelldefels (1983-1987), kune kun Marta Mata ŝi dediĉis sian vivon al plibonigado […]

30/05/2024

Andreu Nin, Esperanto kaj Vilafranca del Penedès

La konferenco «Andreu Nin, l’esperanto, i Vilafranca del Penedès» okazis la 3-an de majo 2024 en la Biblioteko Torras i Bages de Vilafranca del Penedès. La preleganto estis esploristo Ernest Benito, kaj kun li estis Ramon Arnabat, prezidanto de la Institut d’Estudis Penedesencs, kaj Mònica Medina, direktoro de la biblioteko, kiu faris la prezentadojn. Ĉeestis […]

22/05/2024

Esperanto*cat, eldonejo de Kataluna Esperanto–Asocio, estos denove en la Fira Literal de Barcelono

La eldonejo Esperanto*Cat, rilata al la Kataluna Esperanto–Asocio (KEA), ĉeestos en la Fira Literal inter la 24-an kaj la 26-an de majo, ĉe la antaŭa fabriko Fabra i Coats (Carrer de Sant Adrià 20, Sant Andreu del Palomar, Barcelono). Ĉi-okaze la stando lokiĝos tuj apud la foira enirejo per la strato Sant Adrià, post preterpasi […]

13/05/2024

Ekstartante al la Vik-a kongreso!

La pasintan 26-an de aprilo en la Romia Templo en Vic inaŭguriĝis ekspozicio rememore al la 11-a Kataluna Esperanto Kongreso okazinta en la sama urbo antaŭ cent jaroj. La prezenton gvidis Miquel Bardagil, respondeculo de la ekspozicioj de la Romia Templo kaj partoprenis Carles Costa, ĝia aŭtoro, kaj Alfons Tur, prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio. La […]

09/01/2024

Kroniko de la Zamenhof festo en Cassà de la Selva

La pasintan 16-an de decembro okazis en Cassà de la Selva la Zamenhof tago. La loko ne estis hazarde elektita ĉar la festo estis dediĉita al la esperantistinoj ĝenerale, kaj aparte kiel omaĝo al Dolors Godoy i Rotllens, veterana movadanino, literaturamanto kaj iama urbestrino de la urbeto en la jaro 1979. La festo konsistis en […]

13/11/2023

KEJ, nova membro de CNJC

La Eksterordinara Ĝenerala Asembleo de la Nacia Junulara Konsilio de Katalunio (CNJC), kunveninta la 12-an de novembro 2023 en Coma-ruga (El Vendrell, Baix Penedès), aprobis la peton de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) aliĝi al la CNJC kiel plenrajta membro. La Konsilio, fondita en la jaro 1979, havas pli ol cento da aliĝintaj asocioj, kaj celas, […]

Home en ruïnes
10/11/2023

Prezento de la libro “Home en ruïnes” ĉe la Kataluna Historia Muzeo

La pasintan 8-an de novembro en la kunvenejo de la Museu d’Història de Catalunya okazis la unua el la antaŭviditaj prezentoj de la lasta eldono de KEA, la libro Home en ruïnes, katalunlingva versio de la taglibro kiun Jaume Grau Casas verkis dum sia tragika restado en diversaj francaj koncentrejoj dum la Dua Mondmilito. En […]

11/09/2023

Forpasis Carme Junyent

La 3an de Septembro forpasis Carme Junyent i Figueras (naskiĝinta en 1955). Ne oftas popolaj konsternoj pro morto de lingvistoj aŭ de iu ajn alifakaj sciencistoj. Tamen ekde ŝia morto ne ĉesas la artikoloj, esprimoj de kondolencoj, reelsendado de intervjuoj radiaj kaj televidaj, ktp. Do pro kio tiom da tremo en la kataluna socia medio? […]

23/04/2023

Nova retbutiko de KEA

Okaze de Sankta Georgo, KEA disponigas retbutikon, kie ni vendos ne nur librojn sed ankaŭ diskojn, DVD kaj diversajn varbmaterialojn. La celo estas ekonomie helpi la asocion kaj ankaŭ havigi novan platformon kie oni facile povu akiri varojn rilataj al la internacia lingvo. Vi povas aliri la butikon kaj krei al vi uzulkonton ĉe https://butiko.esperanto.cat. […]

top view of a red rose on an open book
21/04/2023

Budoj de Sankta Georgo de KEA

Post kelkaj jaroj kun diversaj problemoj, ĉi-jare KEA havos du budojn de Sankta Georgo, unu en Barcelono kaj la alia en Sabadell. Vi povas trovi ilin tie: En ambaŭ budoj, nia asocio disvendos la plej freŝajn eldonaĵojn akj ankaŭ aliajn elektitajn librojn, krom diversajn aliajn objektojn. Ni atendas vin kaj ĝojos vin saluti tie!

06/03/2023

Kunvoko de Ordinara Asembleo de KEA

La Plenumkomitato de la Kataluna Esperanto-Asocio statute kunvokas vin partopreni en la Ordinara Asembleo de nia asocio, okazonta sabaton la 25-an de marto je la 17:30, en la unua kunvoko, kaj je la 18:00 en dua kunvoko, ĉe la SES (C/ Papa Pius XI, 130, 08208 Sabadell) kaj interrete (baldaŭ pli da detaloj). La tagordo […]

02/03/2023

La RenKEJtiĝo, sukceso de la Kataluna Esperanto-Junularo

La pasintan semajnfinon, de la 24a ĝis la 26a de februaro, okazis en Manresa la unua RenKEJtiĝo, renkontiĝo de junaj katalunaj esperantistoj. Tiu ĉi renkontiĝo, organizita de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kadre de la Fira de l’Aixada en Manrezo, funkciis kiel renkont-punkto ne nur por la kataluna junularo, sed ankaŭ por aliaj movadanoj de la […]