13/05/2024

Ekstartante al la Vik-a kongreso!

La pasintan 26-an de aprilo en la Romia Templo en Vic inaŭguriĝis ekspozicio rememore al la 11-a Kataluna Esperanto Kongreso okazinta en la sama urbo antaŭ cent jaroj.

La prezenton gvidis Miquel Bardagil, respondeculo de la ekspozicioj de la Romia Templo kaj partoprenis Carles Costa, ĝia aŭtoro, kaj Alfons Tur, prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio.

La ĉeestantoj, lokanoj kaj eksteruloj, povis spekti diversajn specimenojn de originalaj materialoj de la kongreso okazinta antaŭ unu jarcento: poŝtkartojn, afiŝojn, librojn, revuojn, fotojn, ktp.

La ekspozicio estos vizitebla ĝis la 26-an de majo. La Templo restas malferma vespere ek de la 18h ĝis la 20h, marde ĝis dimanĉe, kaj matene de la 11h ĝis la 13h, marde ĝis sabate.

Tiu ĉi ekspozicio estas omaĝo al la kongreso de 1924 kaj samtempe invito al la 40-a Kataluna Kongreso de Esperanto okazonta de la 17-a ĝis la 2-a de majo ĉi jare.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj