Agadplena semajno de Sant Jordi fare de KEA

22/04/2025

Dum la Librotago, ĉi-merkrede, Kataluna Esperanto-Asocio surstratiĝos por festi unu el la plej specialaj katalunaj festoj: la tagon de Sant Jordi. Refoje nia asocio starigos budojn en du tradiciaj lokoj, t.e. en Barcelono (Rambla de Santa Mònica) kaj en Sabadell (ĉe numero 26 de La Rambla). Aldone, ĉi-jare estos novaj librobudoj en Vic, Reus (venonta gasturbo de la Kataluna Esperanto-Kongreso) kaj Vilafranca del Penedès.

Aliflanke, nia retbutiko lanĉas la kampanjon “Sant Jordi” kun speciala 10%-a rabato por ĉiuj libroj, aĉeteblaj inter la 22-a kaj la 29-a de aprilo laŭ la rabatkodo STJORDIKEA25. Profitu tiun ŝancon por aĉeti vian ege deziratan esperanto-libron laŭ speciala rabato.

Krome, vendredon la 25-an de aprilo je la 18-a horo, okazos nova prezento de la libro “Home en ruïnes: relats i poemes des dels camps de la vergonya” en Casal Cívic i Comunitari de Sant Joan Despí, en Masia de Can Maluquer (C/ Rius i Taulet, 4). Patroprenos la editoro, Carles Vela, kiu prizorgas la eldonan fakon de KEA.

Ekĝuu semajnon plenplenan da literaturo, lingvo kaj Esperanto!

ESPERANTO*CAT
Privacy Overview

This website uses cookies so that we can provide you with the best user experience possible. Cookie information is stored in your browser and performs functions such as recognising you when you return to our website and helping our team to understand which sections of the website you find most interesting and useful.