Kataluna Esperanto-Asocio


Novaĵoj

Hejmpaĝo > Nuntempe > Novaĵoj > Zlatko Tišljar

Zlatko Tišljar

Kataluna Esperanto-Asocio anoncas, kun granda bedaŭro, la forpason, hieraŭ la 8an de septembro, de la kroata esperantisto Zlatko Tišljar, je aĝo 75. Zlatko, konata kiel “Pajo” estis unu el plej elstaraj diskonigantoj de la internacia lingvo de la lastaj jardekoj, ekde kiam li lernis la lingvon en 1962. Nelacebla aktivulo, li starigis bonan amikecon kun la kataluna esperanto-movado kaj lia lernolibro, la "Zagreba metodo” estis tradukita al la kataluna dum la 80-aj jaroj kaj daŭre estas unu el la plej uzataj ĉie. La jaron 2011 li partoprenis kiel preleganto en la 35a Kataluna Kongreso de Esperanto okazinta en Barcelono. Pasintmonate, aŭguste, li estis nomumita honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Nia asocio sendas sian plej elkoran kondolencon al lia familio kaj amikoj kaj ni decidis reeldoni ĝisdatigitan version de la "Zagreba metodo" en lia honoro, kiun ni esperas publikigi dum la venontaj monatoj.