Kataluna Esperanto-Asocio


Novaĵoj

Hejmpaĝo > Nuntempe > Novaĵoj > Zagrebo : esperantistoj petas helpon sekve de tertremo

Zagrebo : esperantistoj petas helpon sekve de tertremo

Meze de kvarenteno, 26 000 konstruaĵoj estas damaĝitaj, el kiuj 1900 estas eĉ ne loĝeblaj

La pasintan 22an marto, meze de la tutmonda sankrizo pro Covid-19, la urbo Zagrebo suferis tertremon de 5,3 gradoj laŭ Richter. La sismo okazigis almenaŭ morton de homo kaj multnombrajn materiajn damaĝojn. En plena kvarenteno, kiam ĉiuj devas resti hejme, 26 000 konstruaĵoj estis damaĝitaj, el kiuj 1900 estas eĉ ne loĝeblaj.

Inter la damaĝitaro troviĝas la esperanto-klubo de la kroata ĉefurbo, kiu rete alvokas internacian helpon. Kvankam la ejo estas luita, la esperanto-klubo kiu devas pagi la renovigon de la kamentubo kaj de la tuta hejt-sistemo, tial ili petas helpon al la internacia esperantistaro.

En la Kataluna Landaro, Kataluna Esperanto-Asocio kolektas la donacojn kaj ĝi sendas ilin al nia kroataj samideanoj.