09/08/2011

Tragedio de Kaldeza

TRAGEDIO DE KALDEZA DE JOAN ROÍS DE CORELLA

KIU EKSPLIKAS ŜANCAN EPIZODON OKAZINTAN AL LI KUN DAMO

Mia doloro atingas tian gradon altan, ke mi nun plendas, ĉar mi ne certas, ĉu mia tristeco povos iam finiĝi; per tio mi pasigas mian inferon, kaj esti trista min delektas, kaj mian doloron mi kontentas eterne kultivi. Kaj se al mia dolorigita menso la morto iatempe prezentiĝas, mi malakceptas, pro la ĝojo, kiun mia vivoperdo al mi donas. Kiel do oni povas skribi pri la kaŭzo de tioma doloro? Kia papero toleros esti farbita per la bruteco de tioma krimo? Ĉu la vidanta aero rezignacios, por ke oni klare tioman kulpon legu? La infero malfermiĝu, eligu repuŝajn spiritojn! La elementoj revenu en la unuan konfuzon. La punoj de la damnitoj klare montriĝu, por ke la mondo, en teruron transformita, celebru nenian gajon. La riveroj estu kvietaj kaj la montoj haste kuru, la bola maro forĵetu la fiŝojn al la bordo. La suno ripozu sub la loĝinda tero kaj neniam etendu al nia vido sian haron oran. Oni ne plu kalkulu la dekdu monatojn de la jaro, kaj la estonta tempo ampleksu ununuran nokton.

Sed, kial mi volas per vortomalavaro krimon enaltigi de troabunda turpeco, kiu, se oni bone pensas, hororon kunportas de tiom timiga mirindaĵo, tia ke ne eblas, ke la aŭdantaro, sen granda konsterno, forlasu la orelojn al tiel profanaj vortoj?

En tiu mondoparto, kiu ankoraŭ havas la nomon de la filino pagana de Agenoro, en la feroca, militema provinco de Hispanujo, en la delekta, plezuriga regno Valencio, ene de la muroj de ĝia plej granda urbo, kiam reĝis tiu, kiu sukcedis la fortkoran trojanon kun sama kuraĝo, la reĝa moŝto Johano; renoma fraŭlino, pri la beleco senegala, pri la saĝeco supera al la ceteraj, kun gracio kaj apartaĵoj tiel ekstremaj, ke frenezus tiu kiu laŭdus antaŭ ŝi alian pro ŝia propra valoro, decidis, ke miaj lacaj pensoj kune kun mia persono ripozu en la dezirita kuŝejo de ŝia sino, post longa tempo pasigita en ŝia servo.

Farbi la paperon, rakontante la amajn interparolojn, kiuj estis inter ni kun granda korinklino, estus longa afero. La bela sinjorino ŝajnigis tiom da kontento pro miaj estintaj servoj kaj estantaj vortoj, ke ŝi transdonis sian tutan esencon al mi: ĉion, kio al ŝia volo, persono kaj vivo rigardis, ŝi senzorge ellasis al la diskretemo de mia scio. Sed, por ke ne veriĝu, ke nur mi atingis la paradizon en ĉi tiu mondo, post malmulte da tempo en tiel trankvila stato, frapinte la dompordon, la saĝa sinjorino diris, ke ŝi tiuhore atendis homon , kun kiu ŝi mallonge devis efektivigi necesajn laboretojn, ke poste ŝi revenos, por ke ni restu pli trankvilaj kaj neniu povu apartigi du homojn, kiujn ekstrema korinklino kunigis en tiel alta kaj delekta konkordo.

Mi restis sola, atendante tiel diskretajn novaĵojn, en la ĉambro, kies pordon ŝi ne forgesis sigeli per fidela riglilo. Mi ne scias, ĉu estis la manko de fenestro, tio kio tenebrigis la domon, ĉar, du horojn post la tagmezo, ŝajnis al mi, ke la nokto okupis la teron kun mallumaj flugiloj, aŭ eble Apolono kaŝis sian helan vizaĝon, opiniante neĝuste prilumi tiun domon tiam, kiam tiel malhonesta krimo fariĝis.

Tiel mi pasigis la plejan parton da tiu terura tago, sola kaj akompanata de multaj dubaj pensoj. Kun la korpo ŝarĝita per la peza ŝarĝo de mortiga enuo, mi ĵetis min surliten, mi atendis la finon de tiel teda vespero, sed kun perturbita menso, kiu ne permesis al mi certecon, mi estis devigita, promenante sekvi la fadenon de miaj tristaj kaj ĉagrenaj pensoj. Levante la okulojn al eta fenestro, kiu donis sur la korton, mi vidis viron, kiu en sinteno atendi alian, lante paŝis, respondante al tiuj demandaj paŝoj de la bela sinjorino, kiu okupiĝis pri sekretaj kaj gravegaj laboroj.

Ho pia aŭdantaro! Turnante viajn kompatajn mensojn al mi, ĉiu diru, ĉu iu iam suferis similan doloron al la mia, kaj kun dolorigita pensado rigardu la tristecon, kontraŭ kiu mia menso batalis, atendante, kia estos la fino de tiel dolora komenco. Sed kial mi haltas en la tempo, serĉante vortojn al tioma aflikto konformajn, ĉar ne eblas ekspliki tioman tristecon?

Fine, kiam restis tiom malmulte da tago, ke la ĉevaloj de Febo jam okcidente trotis trans la kolonoj de Herkulo, miaj ploremaj okuloj meritis vidi la amategan fraŭlinon, kiu, elirante el ĉambro kun gestoj, vortoj, brakumoj kaj aliaj montroj de granda amo kontraŭaj al honesteco, aperis antaŭ amanto: ago, manieroj, gracio kaj ĝentila sinteno, pri kiuj mi detenos min skribi, ĉar la celo de ĉi tiu skribaĵo nur estas evidentigi, kiom la grandeco de mia malbonŝanco superas ĉiujn aliajn. Kaj, hazarde, por mia pli granda misfortuno, la lasta frazo de ilia adiaŭo trafis miajn orelojn, per tiaj vortoj: “Adiaŭ, lerteta!”, finante la lastan silabon per malhonesta kiso, kies sono ofendis miajn orelojn, ne malpli granda ofendo ol tiu, kiun sentos en la trista valo tiuj de la maldekstra parto, kiam la Redemptoro diros al ili: “Iru, damnitoj, en la eternan fajron!”, kiam en justa verdikto, en ĉi tiu mondo, Li prononcos siajn lastajn vortojn.

Kiam la tiel amata enamigito ekiris, ŝi regalis lin per tiel gracia kaj humila riverenco, ke nur la ĉemizo evitis, ke ŝia maldekstra genuo tuŝu la grundon, ŝi montris per sia bela vizaĝo ne malmultan tristecon pro lia foresto. Sekvis lian dorson per kompata kaj enama vido, alproksimiĝante al puto, kiu iomete distis de ŝi. Per frida akvo provis forigi de sia afabla vizaĝo la ruĝon kaj la varmon, kiun ŝi alprenis en la nesanga sed plaĉa kaj delekta batalo de Venero. Kaj alproksimiĝante al la karcero, al mia trista malliberejo aŭ ĉambro, malriglante la pordon, ŝi ŝajnigis gajecon vidi min, egalan al tiu vera doloro, kiun ŝi montris al la amatego post lia ekiro.

Ŝia delikata persono estis tamen makulita, simila al rozoj miksitaj kun blankaj lilioj, se oni ilin tuŝetas per malpuraj manoj. Ĉar la galantulo, kiu kuŝis kun ŝi multe ne konformis al la delikateco de tiu tenera fraŭlino.

Ŝi demandis min, ĉu ŝia vespero estis al mi enua, ĉar la laboroj de ŝi efektivigitaj, sen ŝi, oni ne povintus elfari. Ho nemortonta Dio, kiu regas la mondon pri la numero, la pezo kaj la mizuro, kiu laŭorde administras la kreitaĵojn, ne rifuzu ankoraŭfoje meti viajn infinite valorajn ŝultrojn sur la striktan lignon por fine elaĉeti tiel profanan kulpon!-, kun granda sufero, la ekstremo de mia doloro, turnitaj la okuloj al la grundo, postulis al mi, ke kun trema lango enigu en du strofojn tiajn dirojn:

“Haste sin movos norda vento ferma
Kaj ĉiuj kundisfalos la ĉieloj,
Fridiĝos l’alta fajro en la sfero,
Kaj oni vidos la centron elfunde,
La luno ekaperos sangfarbita
Kaj tutobskura l’ suno deformiĝos
Antaŭ ol vi de mi estos servita,
Kaj mia korpo de haro ĝis ungo,
Antaŭ vi, estu dispecetigita
Kaj pulvigita, ne havu la tombon,
Ĉi kriman cindron ne havu la mondo,
Nek povu iu diri per la lango:
“Bonan trankvilon” al animo damna,
Se Dio lasas inter ni renkonton.
“Kaj se mi diris vere, sinjorino,
Oni ne trovu mian naskiĝdaton,
Sed mian nomon ĉie abomenan,
Neniu en la mondo remenciu;
Sed forviŝita de la homaj pensoj,
Pasu l’estaĵo mia kvazaŭ vento;
Rigardu falsa ĉiu mian vivon,
Kaj el mi restu ĉimonde nenio.
Kaj, se hazarde, iom el ĝi restas,
Estu manĝaĵo por sovaĝaj bestoj:
Ĉiu el ili prenu etan parton,
En nia mondo mia tombo ĉie
Estu, kaj mia karn’ nenie restu,
Kaj min neniam oni revivigu.”

La renoma sinjorino eksciis per la dolorigita stilo de miaj vortoj, ke la grandeco de ŝia kulpo al mi klare evidentiĝis, kaj ŝi respondis en disaj rimoj, kun multaj larmoj, suspiroj kaj ĝemado, kun tiel ĝusta voĉo, ĝentila kaj delikata, ke ne eblas sammaniere reciti, per la sekva strofo, akompanante sin per gestoj ne fremdaj al la signifo de la vortoj: “Mi klare vidas, ke en nia mondo,Dio ne faris homon tiel kulpan:

Mi al vi faris mankon abomenan,
Tian, ke sama ne estas infere.
Al mi mort’ estas pli dolĉ’ ol sukero.
Mi mortu viabrak’, se tio eblas,
De vi dependas havi vian venĝon,
Viaman’ mi pereu, se sufiĉas,
Se al vi pli agrablas, harĉemize
Mi iros tra la mondo pilgrimante,
Dio ne povas ŝanĝi la estinton,
Tamen se vi esperas korektiĝon,
Mi faros ĝin, sekvante Magdalenan,
Mi lavos viajn piedojn per larmoj.”

Se estas frenezo komenci tion, kio ne povas finiĝi, frenezaĵo estus provi priskribi la kontrastojn, kiuj batalis kontraŭ mia dolorigita menso, post, kiam mi aŭdis respondon kun tiel humilaj vortoj: mi volus, kontraŭ mia vivo, elaĉeti ŝian grandan mankon. Ve! Kiom mi ŝatus trinki la akvon de la rivero Leteo, por ke, estanta la paseo for de mia memoro, mia penso limiĝu al la estanto! Kaj mi pli gajus, se de ĉi tiu bela kaj ĝentila sinjorino, kiu havis tiel specialajn partojn, mi havus la subtilan saĝon, kaj ŝia manka kaj ŝanĝa volo, gvidita de malvera amo, estus serĉinta malbelan kaj misformitan korpon, en tiu, kiu maldigne traktis ŝin.

Kun la diverseco de tiel neeblaj pensoj, mi eliris el la ĉambro aŭ tombo, kie mi sentis tioman aflikton. Preninte la plumon, kiu ofte ripozigas gravajn malbonojn, mi farbas per mia sango ĉi tiun paperon, ĉar la koloro de la inko konformas al la doloro eksplikita.

Traduko de Ramon Rius, 20an de Marto de 2004.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj