24/05/2016

Tolkien kaj Esperanto

Oni ĵus anuncis la baldaŭa eldono de “J.R.R. The Esperantist Before the arrival of Bilbo Baggins”, angla eldono de libro originale publikigita en la itala fare de eldonejo Cafagna. La libro inkludas eseojn de Arden R. Smith, Patrick H. Wynne kaj Oronzo Cili, kiuj pritraktas la rilaton kiu ekzistis inter la verkisto de La mastro de la ringoj kaj Esperanto.

Ekzemple, la eseo de Smith kay Wynne analizas ĝisfunde la unuan kontakton, jam en 1909, de la verkisto kun la lingvo kreita de Zamenhof. Aliflanke, la ĉapitro de Cili temas pri Tolkien kaj la skolta movado, la medio en kiu li ekkonis Esperanton. Tiu ĉapitro inkludas informojn plejparte nekontajn pri la rolo de Tolkien en la brita Esperanta movado inter 1930 kaj 1933.

En la antaŭparolo de la libro, John Garth, unu el la plej gravaj fakuloj pri la vivo kaj verko de J.R.R. Tolkien, komparas la lingvojn kreitajn de la verkisto de La Hobito kaj Esperanton kreitan de Zamenhof, kaj li konkludas ke ambaŭ “geniaj lingvistoj” partumis la kredon ke la lingvo estas la establiga elemento de nia ekzisto kiel raciaj estaĵoj kaj ke ĝi entenas la espersemon por pli bona mondo.

English_version.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj