13/12/2016

Solenado de la Esperanto-Tago

Kiel ĉiujare, venontĵaŭde la 15an de decembro, la esperantistaro festos sia lingvo ĉie en la mondo. Ankaŭ ĉe ni, Kataluna Esperanto-Asocio solenos la naskiĝon de Ludoviko Lazaro Zamenhof kun gvidata vizito al la ekspozicio «Miquel Pedrola. De vestiĝo al memoro», venontvendrede, la 16an de decembro je la 18a horo.

Ĉijare, la tago estas dediĉita al la figuro de Miquel Pedrola, kontraŭfaŝisma milicano el Barceloneta (barcelona havena kvartalo), kiu mortis dum la unuaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito en la Aragona batalfronto, kaj kiu krome estis esperantisto. La solenaĵo konsistos en vizito al la ekspozicio, gvidata de ĝia komisaro, la historiisto Dani Cortijo, aŭtoro de la blogo Altres Barcelones, kaj poste li konferencetos pri la rilatoj inter la lingvo internacia kaj POUM, partio en kiu anis Miquel Pedrola.

La renkontiĝejo por la vizito estos antaŭ la Casa de la Barceloneta 1761, en strato Sant Carles, 6, en Barceloneta, Barcelono.

Solenado sekvos ankaŭ en Sabadelo. Tie-ĉi, Centre Esperanto Sabadell organizos tagmanĝon dimanĉe la 18an de decembro.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj