18/11/2012

Servoj

Retpoŝtadreso

Ĉiu membro rajtas havi propran retpoŝtadreson ĉe nia domajno «@esperanto.cat». Ĝi povas esti simpla redirekto al alia adreso, aŭ vera retpoŝtkonto por ankaŭ sendi mesaĝojn, elirebla tra nia hejmpaĝo aŭ per POP3 kaj SMTP. Por peti vian retadreson, skribu al «postmaster» ĉe nia domajno «@esperanto.cat».

Libroservo

Kataluna Esperanto-Asocio havas sian propran libroservon. Se vi volas vendi viajn esperantajn librojn ankaŭ en Katalunio, kontaktu la respondeculon ĉe la retpoŝtadreso «libroservo» en nia domajno «@esperanto.cat».

Perado

Jam de longe, nia asocio helpas siajn asocianojn kaj amikojn perante konsiderindan nombron da Esperanto-revuoj kaj aliajn servojn, kiel membriĝo al internaciaj eventoj kaj asocioj, kaj pri kiu ajn internacia transpago. Ni estas oficiala peranto de UEA.

Ni pretas faciligi abonon kaj aliĝoj de katalunoj al viaj revuoj kaj kongresoj. Por plia informo, vizitu la novan retpaĝon pri tiu servo. En ĝi, vi trovos ĉiujn eldonaĵojn kiujn ni peras kun informo pri abonkosto, enhavo, formato, ktp. Vi povas kontakti la respondeculon ankaŭ ĉe la retpoŝtadreso «perado» en nia domajno «@esperanto.cat».

Dissendolisto

KEA mastrumas du retpoŝtajn dissendolistojn. La unua estas moderigata kaj nur por kotizantaj asocianoj, dum la dua, Nia Listo, estas malferma al ĉiuj esperantistoj interesataj de la kataluna movado. Por kontakti la listestron, skribu al la retpoŝtadreso «listestro» en nia domajno «@esperanto.cat».

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj