03/04/2011

Salvat-Papasseit en Esperanto en kulturejo Arts Santa Mònica

Pasintan 22an de oktobro, Llibert Puig, Montserrat Parera, Éric Collignon kaj Ramon Perera surbendigis, en studio de Sabadell, poemojn de Joan Salvat Papasseit por la ekspozicio “Salvat-Papasseit, avangarda poeto” organizita far kulturejo Arts Santa Mònica de la Rambla de Barcelona, kie ĝi okazis, kaj la Instituto de Kataluna Beletro, inter la 23a de decembro 2010 kaj la 3a de aprilo 2011. Unuaj kontaktoj kun Centro de Esperanto Sabadell okazis danke al iniciato de Núria Coll, tragike forpasita en la lasta somero. La legitaj poemoj apartenis al la poemaro Poemo de la rozo sur la lipoj kaj estis “Kia kajto mia stelo”, “Mi lasos l’ urbon”, “Ŝia rigardo” kaj “Mi amas la aromon” en belega traduko de la verkisto Abel Montagut.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj