25/07/2015

Prelego kaj ateliero en tendaro de SERVAS

Pasintvendrede, la 24an julio, nia samideano [Joan Català->https://twitter.com/joancatala
] prelegis kaj atelierumis pri esperanto en Campament (Kampadejo) Jaume I d’Albocàsser (Alt Maestrat). Tiun kampadejon organizis [SERVAS International->https://www.servas.es
], internacia neprofitcela organizo kiu enhavas gastreton similan al Pasporta Servo sed ekstermovadan. La celo de tiu reto estas helpi al la starigo de mondan pacon, bonvolon kaj komprenon pere de personaj kontaktoj inter homoj el diversaj kulturoj, tradicioj kaj nacioj. SERVAS estas pacema organizo fondita post la dua mondmilito ankaŭ de esperantistoj konsiderantaj ke milito ne plu eblos se la popoloj interkompreniĝas.

Ĉijare Kataluna Esperanto-Asocio estis invitita partopreni en tiuj labortagoj pri komunikado, kie ankaŭ okazis radi- kaj televidatelieroj, por diskonigi la internacian lingvon kaj ties situacion kadre de tutmonda interkonektita socio. Joan Català deklaris ke la gepartoprenantoj “rezultis tre dankemaj, ĝojegintaj kaj igantaj ilian prinescion al rimarkinda entuziasmo”.

Post la ateliero anino de SERVAS International kiu samtempe estas ĵurnalistino de RTVE (hispana publika radio kaj televido) faris al li intervjuon elsendotan la morgaŭon, sabaton la 25an, kadre de la programo “Sin Fronteras” (sen limoj) de Radio Nacional de España (hispana publika radio).

KEA volas danki la trakton kaj la simpation de la organizantinoj de SERVAS kaj sciigi al ili ke estis plezuro partopreni, kun nia eta kontribuo, en tiu labortago pri komunikado en la kampadejo Jaume I d’Albocàsser.

5.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj