Kataluna Esperanto-Asocio


Novaĵoj

Hejmpaĝo > Nuntempe > Novaĵoj > ATENTU. Nuligo de la kataluna kongreso de esperanto

ATENTU. Nuligo de la kataluna kongreso de esperanto

Bedaŭrinde, la organizantoj de la Kataluna Kongreso de Esperanto devis veni al la konkludo nuligi ties festadon. Ni opinias, ke tia ago estas la plej respondeca maniero alfronti la fakta sansituacio en la hispana kaj internacia medioj. Tiel la aliĝintoj, same kiel la aliĝontoj ŝparos al si la streĉon juĝi kaj decidi pro ne antaŭvidita situacio fremda al esperanto.

Simile, oni evitos festi kongreson kun malmultigita partoprenantaro pro cirkonstanco fremda al esperanto mem.

Ni povas anonci, tamen, ke ni jam komencis labori por la organizado de la kongreso en la jaro 2021, kiun ni esperas esti ankoraŭ pli alloga kaj interesa ol la antaŭvidita ĉi jare en Majorko.