01/11/2010

Nova sidejo en Barcelono

De antaŭ malmultaj tagoj, barcelonaj esperantistoj disponas novan sidejon por plenumi niajn aktivaĵojn. Ĝi estas sidejo bonege adaptita al niaj celoj kaj situata en tre favora medio. Temas pri malgrada oficejo, utiligata kun alia asocio, sed sufiĉe granda por komforte instrui seshoman grupon kaj kun ebleco disponi salonojn por konkretaj aktivaĵoj. Ĝi situas en spaco CIEMEN, pionira asocio pri defendo de etnaj kaj naciaj minoritatoj, spaco kie ankaŭ laboras pluraj asocioj aktivaj en la civitanaro.

Tiu sidejo estos utila ne nur al barcelonanoj, sed ĝi ankaŭ reprezentos nian Asocion en nia urbo, manko sentita de antaŭ longe.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj