30/11/2010

Nova kataluna-Esperanto vortaro

La pasintan novembron estis rete eldonita nova vortaro kataluna-Esperanto. Temas pri 19 000-kapvorta verko komputike eltirita el la dulingva vortaro uzata de la aŭtomata tradukilo de la kataluna al Esperanto. Tiel, unuavide temas pri la larĝe plej ampleksa vortaro de la kataluna al Esperanto. Tamen, kiel la aŭtoro de la eltiro kaj formatigo, Hèctor Alòs, substrekas en la enkondukaj vortoj de la libro, ĝi havas esencan limigon: la motoro, sur kiu funkcias la aŭtomata tradukilo nuntempe ne permesas doni pli ol po unu tradukon por  ĉiu kapvorto. Tio kaŭzas, ke ekzemple por la vorto església aperas nur preĝejo, kvankam ekzistas ankaŭ aliaj kapvortoj kiel església catòlica, església anglicana k.a., en kiuj església estas tradukita kiel eklezio. La redaktoro atentigas ankaŭ pri la manko de derivitaj kapvortoj, ekz. de-verbaj substantivoj (tipe per -ció aŭ –ment), de-substantivaj adjektivoj (per i.a. –al, -ari), de-adjektivaj adverboj (per –ment) ktp., kaj petas helpon por ilin kompletigi. Tio permesus al la aŭtomata tradukilo senteble pliboniĝi.

La 307-paĝa vortaro estas libere elŝutebla en PDF-formato.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj