16/11/2016

Nova ekspozicio pri Miquel Pedrola

La pasintan mardon, 15-an de novembro, okazis la inauguro de la l’ekspozicio pri Miquel Pedrola en la “Casa de la Barceloneta 1761”. Pedrola estis kontraŭfaŝisma miliciano el la Barcelona havena kvartalo Barceloneta, kiu mortis en la komenco de la hispana enlanda milito en la Aragona batalfronto. Liaj kunuloj dediĉis straton je lia memoro, kies aktuala nomo estas Sant Miquel. En la jaro 2008, la historiisto kaj KEA-ano Dani Cortijo malkovris neatenditan skribaĵon sur stratmuro kaj ekesploris tiun historion.

La familio Pedrola sciiĝis pri tio pere de la televido kaj rivelis, ke Miquel Pedrola havis filinon, naskiĝintan post lia morto. Unu jaro poste, Amada Pedrola (kiu loĝas en Limoĝo, Okcitanio) kaj Dani Cortijo vizitis kune la lokon de la tiama batalfronto kie mortis ŝia patro. Laste oni malkovris, ke Miquel Pedrola estis konvinkita esperantisto, kiu eĉ instruis la lingvon al sia kunulino, la patrino de Amada.

KEA gratulas nian kunasocianon pro lia esplora tasko kaj invitas ĉiujn interesitojn viziti tiun ekspozicion, dum kiu oni povos spekti la filmon realigitan de Yonay Boix pri la vizito al la batalfronto.

cartell_expo_ok_low.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj