04/08/2015

Michael Boris Mandirola, nova prezidanto de TEJO

Dum la lasta Internacia Junulara Kongreso okazinta en Wiesbaden, Germanio, oni elektis la novan estraron de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Naskiĝinta en 1988, Michael Boris Mandirola estis ĝis nun la vicprezidanto de la tutmonda asocio kaj prezidantiĝas anstataŭe de la pola Łukasz Żebrowski. La itala esperantisto loĝis dum kelka tempo en Barcelono kaj ekde tiam, li estas membro de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA). Ni deziras al li bonŝancon sukcesplenan prezidantecon en la junulara organizo tutmonda.

boris.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj