Kataluna Esperanto-Asocio


Artikoloj

Hejmpaĝo > Eldonaĵoj > Artikoloj > La naciaj malplimultoj kaj „la Surtera Paco” (Pacem in Terris)

La naciaj malplimultoj kaj „la Surtera Paco” (Pacem in Terris)

Prelego de Patro Manuel Casanoves, C. M. F. ĉe la IKUE-kongreso en Valencio 1964

Antaŭ ĉio, ni devas konstati gravan diferencon inter la politika komunumo unuflanke, kaj la popolo, nacia gentogrupo etnologie diferencita aliflanke. Tiu ĉi diferenco estas tute fundamenta kaj nepre necesa. Krome, la encikliko sufiĉe klare distingas unu de la alia.

1) La politika komunumo, ordinare nomata ŝtato, estas jura kaj politika organizo de la socio.

"La politikaj komunumoj havas reciprokajn rajtojn kaj devojn unu al la alia... La sama naturleĝo, kiu regulas la rilatojn inter la individuoj, devas ankaŭ reguli la rilatojn inter la ŝtatoj" ("La surtera Paco", - SP - paĝo 33).

“Ne ekzistas homoj, kiuj estas nature superaj al aliaj : homoj estas nature samvaloraj. Sekve ankaŭ ne ekzistas politikaj komunumoj, kiuj laŭ la natura digno estas superaj rilate aliajn. Ĉiuj el ili estas korpo, kies membroj estas la homoj” (SP, p. 35).

2) La nacia gento, popolo, aŭ grupo etnologie diferencita estas ankaŭ komunumo, sed ĝi ne estas politika aŭ jura, sed homa komunumo, havanta karakterizajn propraĵojn, per kiuj ĝi distingiĝas inter la aliaj homaj grupoj. Tiuj karakterizaj propraĵoj konsistigas la specialan karakteron, la distingigan fizionomion de ĉiu popolo.

La ĉefaj propraĵoj, kiuj karakterizas la grupojn etnologie diferencitajn, kvankam ne ĉiam troveblaj samtempe en ĉiu popolo, estas laŭ la encikliko la jenaj : la lingvo, la kulturo, la tradicioj, la vivrimedoj kaj ekonomiaj entreprenoj (SP, p. 37).

La encikliko klare atentigas pri la respekto al ĉiuspecaj valoroj de ĉiu popolo, tute egale ĉu tiu popolo estas sendependa ŝtato aŭ ne. Ĉar la apartaĵoj de ĉiu popolo estas konsistigaj eroj de la socia bonfarto. Tamen la encikliko aldonas, ke “tiuj apartaĵoj minimume difinas la socian bonfarton” (SP, 25). Kaj, aliparte, “oni devas zorgi, ke la popolkaraktero ne baru la kontakton de unu grupo kun aliaj. La homoj certe diferencas unu de la alia pro siaj etnologiaj apartaĵoj, sed samtempe posedas komunajn esence spiritajn valorojn, kiuj ebligas al ili ĉiam pli evolui kaj perfektiĝi. Ili do havas la rajton kaj devon vivi en reciproka kuneco” (SP, 38).

En la encikliko, la esprimo “grupo etnologie diferencita”, kaj similaj, ne havas sencon rasan aŭ biologian, sed precipe kulturan signifon ; sekve, kiam ĝi parolas pri “etnologiaj apartaĵoj” kaj “karakterizaj propraĵoj”, tio ĉefe signifas kulturajn apartaĵojn.

La nacia gento, aŭ alivorte la nacio aŭ nacieco - laŭ la nepolitika senco de ĉi tiu vorto - estas do kultura kaj socia faktoj ; ĝi estas frukto de historia pasinteco komuna al tuta popolo, kaj montriĝas duoble, nome per la memkonscio pri ekzisto kiel homa komunumo kun karakterizaj propraĵoj, kaj per la volo esti tia estontece kaj vivi laŭ tiuj apartaĵoj, tute sendepende de la politikaj landlimoj aŭ regosistemoj. El ĉio ĉi evidentas, ke la politika komunumo kaj la nacia aŭ etnologia komunumo, almenaŭ teorie, estas du tute apartaj sociaj estaĵoj. Efektive ili diferencas unu de la alia laŭnature kaj laŭcele, kvankam ambaŭ estas nepre necesaj, ĉar ĉiu el ili, laŭ sia propra funkcio, estas konsistiga elemento en la tasko perfektigi la homan personon kaj atingi la socian bonfarton.

Fakte la politika komunumo aŭ ŝtato kaj la nacia gento povas geografie koincidi aŭ ne koincidi. Kaj tio ebligas kompreni la tiel nomatan “principon de la naciecoj”.

Ĉiu konas ekzemplojn, ĉefe en Eŭropo, de naciaj ŝtatoj, t. e. ununaciaj ŝtatoj, ekzemplojn de nacioj dividitaj inter du ŝtatoj, kaj fine ekzemplojn de multnaciaj ŝtatoj, eĉ se ili ne nomiĝas federacioj, ĉar proprasence federacio estas unuiĝo de memstaraj ŝtatoj.

Tiurilate estu permesate al mi citi la leteron de d-ro Zamenhof al generalo Sebert (en 1910) : Li skribis : “Mia memuaro parolas ne pri nacioj, sed nur pri gentoj, tio estas, ne pri grupoj politikaj, sed nur pri grupoj etnologiaj. Vi ĉie tradukis “gento” per “nation”, kaj mi timas, ke tio eble kaŭzos malkompreniĝon, ĉar la vorto “nation” estas ne sufiĉe klara kaj oni ofte uzas ĝin en la senco “ĉiuj loĝantoj de ia regno”, kio estas tute kontraŭ miaj argumentoj pri la vera senco de “genteco”. Se vi trovas, ke alia traduko estus ne bona aŭ ne konforma al la spirito kaj bona stilo de la franca lingvo, tiam estus necese almenaŭ tuj en la komenco doni klarigon, ke en la originalo estas ĉiam uzita la vorto “gento”, kaj la vorto “nation” en la traduko devas esti komprenata ne en senco politika, sed nur en senco etnologia...” (Lingvaj Respondoj, n. 28).

Verdire, mi persone opinias, ke ia politika senco de la vorto nacio estas tute neĝusta, ĉar ĝi kontraŭdiras ties devenon, nome “natio”, “natus”, el la latina verbo “nascor”, t. e. “naskiĝi” ; sendube la naskiĝo rilatas al la gepatroj, la hejma vivo, la familio, la gento, la etnologiaj apartaĵoj, la naturaj institucioj, multe pli ol al la registaro, la politika aŭ jura organizo de la ŝtato.

Tamen mi tute konsentas, ke efektive oni ofte uzas la vorton en senco pli malpli politika, ekzemple en la angla lingvo la verbo “to nationalize”, kaj la nomo “nationalization”, t. e. fariĝi civitano de alia ŝtato, kie oni ne naskiĝis. Evidentas, ke estas neeble ŝanĝi ies “gentecon” ; oni povas ŝanĝi nur la politikan aŭ juran kondiĉon de iu persono. Plian ekzemplon al ni donas la oficiala nomo “United Nations Organization” (U.N.O.), kie la vorto “nation” estas uzata en senco politika, ĉar ne la popoloj unuiĝis, sed nur la ŝtatoj. Tial oni povus ĝin esperantigi pli bone per la traduko “Organizo de Unuiĝintaj Ŝtatoj”.

Mi nur skize pritraktis la aferon, sed mi kredas, ke la priparolita diferenco jam sufiĉe klare aperas al ĉiuj. Ni do jam povas iri unu paŝon antaŭen kaj aliri la temon de la “malplimultoj”. Ni legas en la encikliko : “Ekde la 19-a jarcento preskaŭ ĉie estiĝis kaj kreskis le emo kunigi ĉiun nacian genton en unu aŭtonoman politikan komunumon. Pro diversaj kialoj ne ĉiam estas eble, koincidigi la geografiajn limojn de malpli grandaj komunumoj kun la etnologiaj. Tial ekestas la kompleksaj problemoj de la malplimulto” (SP, 36). Sed kio precize estas la malplimultoj, laŭ la etnologia senco ? Jen neevitebla kaj urĝa demando, kiu postulas kiel eble plej precizan respondon.

Malplimulto ne estas simpla regiono, eĉ se la loĝantoj havas kelkajn specialajn ecojn. Tio konsistigas nur simplajn lokajn variojn interne de la sama homa komunumo, kies membroj plene konscias pri ilia fundamenta etnologia unueco.

Nu, la ideo de malplimulto estas tute korelativa, reciproke responda, al la ideo de plimulto. Malplimulto estas nacia gento aŭ nacia komunumo - en la ĵus priparolita senco -, kiu, pro ia ajn kaŭzo, ĉu simple historia, ĉu politika, ĉu perforte, ĉu propravole, estas konsistiga parto de politika komunumo aŭ ŝtato, kie kunekzistas samtempe alia popolo, alia nacia gento aŭ komunumo, kiu pro sia pli ampleksa spaco, aŭ pli granda potenco, aŭ pli multnombra loĝantaro, estas la plimulto.

Temas do pri politika komunumo, kiu ne perdante la unuecon de sia komuna jura ordo kaj superega regado, enhavas interne de siaj landlimoj pli ol unu nacian aŭ etnologian komunumon.

Tamen ni devas klarigi, ke la esprimo “nacia malplimulto” estas ofte uzata en duobla senco. Precipe ekde la unua mondmilito, per la esprimo “naciaj malplimultoj” oni ordinare komprenis, en la internaciaj interkonsentoj, tiujn etnologiajn grupojn, kiuj devis resti ekster la limoj de la ŝtato, kie homoj de ilia sama gento konsistigas la tutan loĝantaron, aŭ almenaŭ la plimulton. Tial, en tiu ĉi senco, preskaŭ al ĉiu nacia malplimulto respondas aliloke sendependa ŝtato, rilate al kiu la malplimulto estas iamaniere forŝirita parto, translokiĝinta al alia ŝtato, kies kernon konsistigas kiel plimulto alia popolo. Tio evidentiĝas precipe rilate la lingvojn.

Oni konsideris kiel naciajn malplimultojn nur tiujn partojn de la ŝtata teritorio, kiuj parolas lingvon, kiu estas oficiala en alia ŝtato.

Tiamaniere, tiuj malplimultoj, kiel ajn malfeliĉa ilia kondiĉo povas esti kelkfoje, havas almenaŭ la avantaĝon esti defendataj de la ŝtato, kie ilia gento estas la kerno, kie ilia lingvo estos oficiala, instruata en la lernejoj, uzata en la radio-elsendoj, en la gazetaro, ktp. Kaj kiam ajn la rajtoj de tiaj malplimultoj estas iel subpremataj, tiu alia ŝtato tuj protestas antaŭ la internaciaj instancoj kaj senĉese postulas, ke oni agnosku tiujn rajtojn. Oni povus preskaŭ kompari la rilatojn inter tiuj malplimultoj kaj la alia ŝtato, kiu tiel interesiĝas pri ili, kun tiuj inter civitano en fremda lando kaj la konsuloj komisiitaj de lia lando par lin protekti.

Sed la esprimo “naciaj malplimultoj” povas ankaŭ esti uzata en alia senco, nome “tiu etnologia grupo tute entenata inter la limoj de ŝtato, kiu enhavas ankaŭ alian popolon kiel centron kaj plimulton”, aŭ ankaŭ “tiu etnologia grupo, kiu estas dividita inter du aŭ pli da ŝtatoj egale asimilemaj”.

Kompreneble, la situacio de la malplimultoj en tiu ĉi dua senco estas multe pli danĝera kaj bedaŭrinda, ĉar estas neniu ŝtato, kiu interesiĝas pri ili kaj protestas kiam iliaj rajtoj ne estas agnoskataj ; do ili nepre bezonas preni sur sin la malfacilan, sendankan taskon sin mem defendi, eĉ se tio estas - kaj tro ofte estas - efektive konsiderata kiel kontraŭleĝa agado.

Estis bedaŭrinda eraro, ke post la unua mondmilito, kiam oni penis - kvankam ne ĉiam sukcese aŭ tute sincere - doni justan solvon al la naciaj problemoj per ŝanĝoj de landlimoj, dismembrigo de la imperiaj ŝtatoj eŭropaj kaj starigo de rimedoj por la protektado de la malplimultoj, fare de la traktatoj de Versailles, Trianon, Saint Germain k. c., oni preterlasis la duan kategorion de malplimultoj, malgraŭ ke ili multe pli ol la aliaj bezonas laŭleĝan protektadon, bazitan sur internacia juro.

Kelkaj proponas, ke nur la unuan kategorion oni nomu “naciaj malplimultoj” (franclingve “minorités nationales”, angle “national minorities”), kaj la grupojn de la dua kategorio oni nomu “malplimultaj naciecoj” (france “nations minoritaires”, angle “minority nationalities”), sed kompreneble ĉiam kondiĉe ke la rajtoj de la lastaj estu almenaŭ egale garantiitaj.

Ŝajne la encikliko - eble intence - ne faras ian ajn diferencon rilate la malplimultojn ; do ni rajtas apliki ĝiajn principojn al ambaŭ klasoj de malplimulto.

En la originala latina teksto de la encikliko oni ja ilin nomas diversmaniere : jen “gentes pauciores numero”, jen “cives stirpis numero inferioris”, jen “cives numero pauciores”. Sed, kiel vi vidas, la senco estas preskaŭ la sama. Krome la itala traduko ĉiukaze uzas la saman vorton “minoranze”, kaj tiel same nia Esperanta traduko uzas ĉiam la vorton “malplimulto”.

Nun ni respektoplene aŭskultu kion la encikliko diras pri la malplimulto : “Oni devas sincere aserti, ke ĉiuj entreprenoj por subpremi la vivoforton kaj evoluon de tia malplimulto, estas grava krimo kontraŭ la justeco, precipe se oni per tia politiko intencas detrui iun malplimulton. Kontraŭe estas postulo de la justeco (ne nur de la bonvolo), ke la aŭtoritato efike streĉas siajn fortojn par plibonigi (bonvolu rimarki : ne nur por toleri, sed por plibonigi) la vivkondiĉojn de la malplimultoj, nome rilate al iliaj lingvo, kulturo, tradicioj, vivrimedoj kaj ekonomiaj entreprenoj” (SP, 37).

“Ni tamen devas rimarkigi, ke la membroj de tia malplimulto, pro reakcio kontraŭ la malfacila situo, en kiu ili vivas, aŭ kontraŭ miskonduto, kiun ili suferis en la pasinteco, ne malofte emas troigi la gravecon de siaj etnologiaj ecoj. Kelkfoje ili tiurilate ekscesas tiel, ke ili preferas tiujn specialajn ecojn al la universalaj homaj valoroj, kvazaŭ la intereso de la homa familio devus servi al ilia grupintereso. Estus pli saĝe, se ili rekonus la avantaĝojn de sia situo : la ĉiutaga kontakto kun homoj de alia kulturo estas spirita pliriĉiĝo ; ili povas iom post iom asimili la kulturvalorojn de la popolo, kun kiu ili kunvivas. Ĉi tio tamen okazos nur, se ili klopodas kontakti kun la ĉirkaŭaj popoloj kaj partopreni en iliaj vivmaniero kaj institucioj ; tamen ne, se ili semas kverelojn, kiuj kaŭzas nekalkuleblan malutilon kaj malhelpas la evoluon de la popoloj” (SP, 37).

Mi volas nur klarigi, pri tiu ĉi lasta alineo de la citaĵo, ke la encikliko neniel priparolas la troigon de la etnologiaj ecoj flanke de la malplimulto rilate al la plimulto de la sama politika komunumo, sed nur rilate al la universalaj homaj valoroj ; ĝi ankaŭ ne konsilas, ke la malplimulto konsentu esti iom post iom englutita de la kulturvaloroj de la plimulto, sed nur ke ĝi plenumu la devon, kaj la rajton, kunlabori kaj reciproke sin perfektigi por komuna riĉiĝado ; kiujn devon kaj rajton egale havas ĉiuj aliaj etnologiaj grupoj, tute egale ĉu ili estas malplimultoj aŭ konsistas el memstara ŝtato. Kiom da malĝojaj travivaĵoj, kiom da militoj kaj kvereloj, kiom da malamo, kiom eĉ da sangelverŝo estus ŝparitaj al la Homaro, se oni estus nepre aplikinta ĉiam kaj ĉie tian agadmanieron ! Eĉ nin limigante al la lingva afero, kiu speciale nin koncernas, ni memoru la altvaloran sperton de d-ro Zamenhof, kies unuaj travivaĵoj tiel influis la kreadon de Esperanto :

“En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelai bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon ol tiuj ĉi sovaĝuloj” (Pensoj de Zamenhof, p. 14).

Mi ne tiom multe spertis en mia naskiĝurbo ; tamen mi ja vidis pacamajn loĝantojn suferi monpunojn, minacojn, kaj eĉ kelkajn batojn kaj ĉiuspecajn malfacilaĵojn, pro tio, ke ilia lingvo, pri kiu ili tute ne volis rezigni, ne estis tiu de la aŭtoritatuloj.

En tiaj kazoj tute validas la grava admono de la encikliko : “La rolo de la regantoj estas precipe zorgi, ke la homaj rajtoj estas agnoskataj, respektataj, interkonformigataj, defendataj kaj favorataj, por ke ĉiu homo povu facile plenumi siajn devojn. La ĉeftasko de ĉiu ŝtata potenco estas : defendi la homajn rajtojn kaj helpi al ĉiu civitano plenumi sian taskon. Tial, se ŝtata aŭtoritato neas aŭ difektas la homajn rajtojn, ĝi ne nur preterlasas sian devon, sed al ĝiaj preskriboj mankas ĉiu obeiga forto” (SP, 26-27). Sed kompreneble nur en tiuj precizaj punktoj ; cetere oni nepre devas obei la leĝojn : tion postulas la komuna bonfarto.

Kun la papa doktrino pri la respekto al la lingvoj ktp. de la malplimultoj tute akordas la principoj de UNESCO, laŭ kiuj, ekzemple, la lingvo de ĉiu popolo, ĉu granda, ĉu malgranda, ĉu oficiala, ĉu neoficiala, eĉ se ĝi havas nenian literaturon, eĉ se ĝi ankoraŭ ne havas alfabeton, estu la unua en la instruado. Kaj nur poste oni enkonduku la oficialan ŝtatan lingvon, se tia ekzistas, kaj se ĝi ne estas la sama. (Vernacular Languages in Education - UNESCO).

Tiurilate oni povus ankaŭ mencii la gravan raporton senditan al UNESCO de kvindek universitataj profesoroj de la nordaj landoj Svedujo, Danujo, Norvegujo, Finnlando, Islando en 1962. Ili urĝe petis, ke oni serĉu la plej efikajn rimedojn, por ke tiuj lingvoj, kiuj pro politikaj aŭ alispecaj kaŭzoj troviĝas en grava danĝero aŭ malfavoraj kondiĉoj, estu senprokraste kaj efike protektataj. Ili eksplicite mencias kelkajn kvardek tiajn lingvojn, el ĉiuj partoj de la mondo, kaj aludas al aliaj neeksplicite. En tiu ĉi grava raporto la nordlandaj profesoroj diras interalie :

“Ĉar unuflanke la homa penso estas tiel nedisiĝeble ligita kun la lingvo, kaj aliflanke la penso kun la kulturo, iun ajn lingvon pereigi estas ankaŭ neniigi la koncernan kulturon. La mondo iom senriĉiĝas iufoje, kiam iu ajn kulturo malaperas”.

Resume ni diru :

Ju pli la kulturaj propraĵoj de ĉiu popolo estos agnoskataj kaj sincere favorataj, des pli la kulturo de la tuta homaro pliriĉiĝos kaj la tutmonda paco sekuriĝos.

Ju pli ĉiu estos ĉiu, des pli ĉiuj kune fariĝos altvaloraj. Ĉiuj homoj estas nature samvaloraj. Ĉiuj popoloj estas samrajtaj, kaj same ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj kulturoj, tute senrilate al la politikaj kondiĉoj.

Ĉiu homo havu la rajton esprimi siajn pensojn kaj sentojn per sia propra lingvo, kia ajn ĝi estas.

Ĉiuj lingvoj estu samnivelaj. Nur Esperanto estu super ĉiuj, kiel vere internacia kaj tute neŭtrala lingvo.

Kaj permesu, ke mi finu per la emociplenaj vortoj diritaj de Zamenhof en Londono, okaze de la Kembriĝa (tria Universala) Kongreso en la jaro 1907-a :

"Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon ! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj ! Kiam fine ĉiu homo ricevos la rajton algluiĝi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis ! Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ la aliaj. Anstataŭ konstante batali inter si, elŝiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin ĉiujn egale atakas ; kaj kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo.

Kaj se iam venos tiu feliĉa tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en tiu ĉambrego, kaj kies nomo ankoraŭ tre malmulte konata kaj malmulte ŝatata estas “Esperantistoj”". (La Tria, p. 27).

Patro Manuel Casanoves C. M. F.