02/03/2015

La lingvoj de la mondo en vortaro

La pasintan 24an de februaro, okaze de la Internacia tago de la gepatra lingvo, oni prezentis en Barcelono la Vortaron pri lingvoj de la mondo, kiu enhavas 1264 kapvortojn kun informoj pri lingvoj de la tuta planedo. Ĉiu kapvorto raportas la lingvan parencon de ĉiu lingvo, la teritorion kie ĝi estas parolata, ĝian socilingvan situacion, ĝian viglecon, historiajn aspektojn, ktp. La nomo de ĉiu lingvo estas en la kataluna, en la lingvo mem, kaj ankaŭ en 18 lingvoj sufiĉe gravaj en Katalunio, t.e. la amaziga, la angla, la araba, la ĉina, la eŭska, la franca, la galega, la germana, la gvarania, la hispana, la itala, la japana, la kimra, la nederlanda, la okcitana, la portugala, la rusa kaj la svahilia.

La datumoj de tiu Vortaro pri lingvoj de la mondo venas de la laboro farita de LinguaMón, CIEMEN (Centro por etnaj minoritatoj) kaj GELA (Grupo pri studo de la minacitaj lingvoj de la Universitato de Barcelono).

Tiu reta vortaro estas parto de Termcat, la institucio regata de la kataluna registaro, de la akademio de la kataluna lingvo kaj de la konsorcio por la lingva normaligo. Termcat zorgas pri la vortprovizo de la kataluna kaj ĝia leksiko scienca kaj teĥnika.

2015-02-25_diccionari_llenguees-JPG_1481508630.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj