20/07/2015

La biblioteko de Castelldefels reakiros sian originalan nomon: Ramon Fernàndez Jurado

Dum la unua plenkunsido de la Castelldefels-a municipo, la 23-an de julio oni voĉdonos pri la nomŝanĝo de la urba Centra Biblioteko kiu denove reakiros la nomon Biblioteca Ramon Fernàndez Jurado. La nomo estis ŝanĝita de de la antaŭa municipa guvernio apartenanta al la Partido Popular. Tiu ĉi punkto de la tagordo sukcesos dank’ al la favoraj voĉdonoj de la nuna plurpartia municipa guvernio kaj tiuj de CiU.

La nomo de la nova kultura ekipaĵo, inaŭgurita la 23-an de aprilo de 2012 estis siatempe polemika ĉar la Popola Partio profitis la translokigon de la biblioteko por ŝanĝi ties nomon al tiu de Biblioteca Central, kaj tiel forigi tiun de la profesoro, poeto, laborista aktivulo, socialista politikisto , kaj esperantisto Ramon Fernàndez Jurado. Lia nomo estis flankenmetita kaj nomis nur la plurfakan salonon de la biblioteko.

Ramon Fernàndez Jurado luktis dum la hispana intercivitana milito en la vicoj de la Partio de Marksista Laborista Unuigo (POUM), en 1938 estis kaptita de la faŝismaj trupoj kaj kondamnita al 30 jara enkarceriĝo. En la municipal balotadoj de 1983 li estis elektita urba konsilanto de la municipo Castelldefels kaj en 1984 li estis elektita kataluna deputito. Li forpasis la 26-an de junio de la sama jaro kaŭze de stomakkancero kaj du jaroj poste la urbo Castelldefels kie li loĝis dum siaj lastaj jaroj omaĝe al li nomis Ramon Fernàndez Jurado la urban bibliotekon.

La nuna Centra Biblioteko, konstruita de la arkitekto Josep Muxart postulis investon de 6 milionaj da eŭroj de la Barcelona Metropola Areo kaj de 800.000€ de la Castelldefels-a municipo por la mebligo kaj disponigo de teknologia kaj bibliografia fonduso. Ĝi disponas de 4021m² de uzebla surfaco, kompare al la 900m² de la malnova Biblioteko Ramon Fernàndez Jurado lokita en can Roca.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj