06/04/2015

Kvar katalunoj partoprenis la 8an Mezorientan Kunvenon en Tunizio

De la pasinta 28a de marto ĝis la 1a de aprilo okazis en la internacia kulturcentro de Hammamet (Tunizio), la 8a Mezorienta kaj Nordafrika Esperanto-Kunveno. Ĉi-jare, kelkaj tagoj antaŭ la aranĝo, okazis atencoj en la ĉefurbo de la lando, sed ankaŭ okazis la Monda Socia Forumo. Tial, krom la interkultura dialogo, kiu normale karakterigas tiun eventon, elstaris la internacia solidaro al la tunizia popolo.

Rimarkindas, ke pluraj aliĝintoj ne povis finfine partopreni, ĉar pluraj aviadoj estis nuligitaj. Tio, ekzemple, okazis al dekseso da polaj aliĝintoj.

Subtenis la aranĝon Asocio de Amikoj de la Medino de Hammamaet kaj en ĝi partoprenis, ankaŭ, grupo da kvar katalunoj, nome Gemma, Mauro, Saioa kaj Xavi. Ni prezentis, i.a. prelegon pri la rilato inter lingva justeco kaj militoj. La rekontiĝon kompletigis sinsekvo da vizitoj al la Muzeo de la Bardo —mondfama pro ties kolekto de mozaikoj—, kaj al la antikva urbo Cartago, al la urbeto Sidi Bu-Saido kaj al la urbo Kajruano, la unua islama urbo de Magribo.

Venontjare, la 9a Mezorienta Kunveno okazos en Turkio, en la regiono Kapadokio.

foto_Hammamet.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj