Kataluna Esperanto-Asocio esprimas sian plej fortan malakcepton pro la nelegitima eksigo de la Prezidanto de la registaro de Katalunio, Quim Torra.
La juĝigo de la politiko, la diskriminacio de la kataluna malplimulto, la persekutado de la fundamentaj rajtoj de individuoj kaj popoloj, la sistema nerespekto de la rezolucioj de eŭropaj kaj internaciaj instancoj kaj la apliko de juĝ-milito kiel armilo por persekuti politikan malkonsenton en Hispanio serioze difektas la jam malfortan demokration de nia lando.
Ni postulas la tujan nuligon de tiu absurda eksigo, la amnestion de la politikaj malliberuloj, ekzilitoj kaj reprezalitoj kaj respekton al la demokratiaj decidoj de la popolo de Katalunio.
Apartat de correus 1.008 · 08200 Sabadell
Kolofono
Privateco
Sekvu nin ĉe:
Twitter Facebook