13/10/2016

Komplete enkatalunigita la kurso de Esperanto de lernu.net

Antaŭ ne longe oni kompletigis 100% la katalunlingvan version de la paĝo lernu.net, kiu prezentas senpagan retan kurson de Esperanto. Ĝi aparte indas por komencantoj kaj memlernantoj.

La kurso baziĝas sur la legado de mallongaj ĉapitroj de ege amuza kaj distra historio pere de kiu oni profundigas en diversaj aspektoj de la lernado. La teksto komencas en tre baza nivelo kiu progresadas de ĉapitro al ĉapitro. La paĝo disponeblas en la kataluna, en Esperanto kaj en amaso da aliaj lingvoj.

Avantaĝo de tiu perkomputila kurso estas ke oni ne bezonas eĉ vortaron, ĉar je muskliko sur iu frazo, aperas ĝia traduko. Same, se oni klikas sur iu ajn vorto, la programo redonas la specifan tradukon de la celita vorto. La gramatikaj klarigoj ankaŭ estas tute tradukitaj katalunen.

Resume, fantasta ilo por lerni esperanton kiu endas promocii kaj diskonigi en la tuta katalunlingvio.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj