Kataluna Esperanto-Asocio


Novaĵoj

Hejmpaĝo > Nuntempe > Novaĵoj > Kataluna Kongreso de Esperanto, 2

Kataluna Kongreso de Esperanto, 2

La preparo de la kataluna kongreso de esperanto progresas. Ni jam povas anonci du prelegojn kadre de la temo de la kongreso :
— La ekologia daŭripovo [aŭ la ekologiaj sekvoj] de la turismo en la insulo Majorko.
— La klerigado de la afrikaj virinoj, konsiderante la duobla malavantaĝo esti virinoj kaj afrikaninoj. Ni laboras super aliaj programeroj, kelkaj preskaŭ pretaj. Ekzemple,
— Kursetoj de esperanto por komencantoj aŭ meznivelaj.
— Seminario pri beletra tradukado.
— Naturaj aŭ kulturaj ekskursoj.
— Libroservo. Tre baldaŭ ni povos informi pri la loĝeblecoj kaj la vojaĝrimedoj ĝis Majorko kaj ĝis la Sanktejo Lluc [prononcu ljuk].