Kataluna Esperanto-Asocio


Novaĵoj

Hejmpaĝo > Nuntempe > Novaĵoj > KEA inaŭguras Instagram-konton

KEA inaŭguras Instagram-konton

Tiu nova kanalo venas post la starigo de la nova socireta skipo de Kataluna Esperanto-Asocio

Kataluna Esperanto-Asocio inaŭguris konton ĉe Instagram, funkcianta ekde la pasinta 10a de majo, laŭ la profilo instagram.com/esperanto_cat. Tiu nova komunikilo aldoniĝas al la kontoj de la asocio ĉe Facebook kaj Twitter kaj al ties kanalo ĉe Telegram per kiuj KEA raportas la agadon de la asocio kaj informas pri eventoj, publikigas ilojn, rimedojn, memojn kaj kiun ajn interesan novaĵon por esperantistaro kaj por ĉiuj ŝatantoj de lingva daŭripova mondo.

La inaŭguro de tiu nova kanalo ĉe instagram venas post la starigo de novan socireta skipon de Kataluna Esperanto-Asocio, gvidata Enric Pineda helpe de Xavier Alcalde kaj Ferriol Macip.

Paralele oni povas ankaŭ sekvi la retojn de Kataluna Esperanto-Junularo.

Sociaj retoj de Kataluna Esperanto-Asocio :

Sociaj retoj de la Kataluna Esperanto-Junularo :

Ĉe YouTube oni povas sekvi la kanalon de la asocio.Estas ankaŭ interese spekti informojn en la informserva kanalo KIS-TV aktiva ĝis antaŭ 7 jaroj.