30/12/2010

En la amaskomunikiloj

En ĉi tiu lasta periodo amaskomunikiloj daŭre informadis pri nia afero. Tiel, InfoMigjorn, la plej disvastiĝinta reta bulteno publikigis artikolon de Josep Enric Peres i Blesa okaze de la valencia prezento de la libro Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro.

La libro vekis ankaŭ la intereson de La Vanguardia, tuthispania ĵurnalo eldonata en Barcelono, kiu aperigis artikoleton pri la esperantisma idearo. En ĝi, Oriol Pi de Cabanyes parolas pri la taŭgeco de Esperanto kaj pri la granda akceptado de esperantismo en la kataluna socio laŭ legeblas en la recenzata libro. La artikolo ankaŭ priskribas la agadon de la Muzeo Esperanto de Subirats kaj konstatas, ke “la idealo daŭre vivas”.

Radioj ankaŭ kutime parolas pri Esperanto. La valencia Ràdio Malva intervjuis Guillem Gómez Blanch kaj Raúl Salinas Monteagudo, kiuj substrekis la utilon de Esperanto en interreto kaj utilon de interreto por Esperanto. Dum la elsendo eblis aŭskulti kantojn de La Pafklik’ kaj de Kaj Tiel Plu. Fine, oni debatis pri lingvo kaj politiko.

La tutlanda revuo L’Accent, en sia numero 183, ankaŭ recenzas la libron pri historio. La ĵurnalisto asertas ke Esperanto rolas kiel praktika ilo por praktikaj homoj, kunordiga ilo por proletaj internaciistoj kaj demokratia garantio por lingvaj minoritatoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj