15/10/2015

Darío forpasis

Hieraŭ, la 14an de oktobro, post subita malsaniĝo, forpasis Darío Rodríguez López de Silva, je 84 jaroj, en Madrido, la urbo kie li loĝis dum preskaŭ sia tuta vivo.

Edukita en profunde religia etoso, tre juna li sentis abomenon por la frankisma diktaturo. Tio igis lin lerni la katalunan kaj Esperanton, aldone al la franca. En 1961, fuĝinte el la premo de la frankismo, li ekloĝis en Perpinjano, kie li laboris kiel libro-tenisto por elstara loka esperantisto. La labor-ekspluatado, kiun li suferis, revenigis lin post unu jaro en Madridon, kie li prizorgis sian patrinon, ĉesante la Esperanto-agadon. En 1997 li rekontaktis la Esperanto-movadon kaj komencis grandan interretan agadon. Li partoprenadis en la pionira diskutgrupo soc.culture.esperanto de Usenet kaj poste en diversaj retlistoj, inter aliaj en tiuj de la katalunaj esperantistoj. Samtempe li legis ĉiutage katalunlingvajn ĵurnalojn interrete. Li tenis intensan agadon pri perado de informoj inter diversaj Esperanto-grupoj. Aparte elstaras lia tasko konstrui kunlaborajn pontojn inter katalunaj kaj hispanaj esperantistoj. Lian valoran agadon kaj sinceran amikecon kun la katalunaj esperantistoj Kataluna Esperanto-Asocio dankis en la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto, okazinta en 2008 en Sabadell, kie lia partopreno, malgraŭ lia delikata sanstato, honorigis nin.

Kataluna Esperanto-Asocio esprimas sian kondolencon al la amikoj kaj familianoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj